Batalo de Palaŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Clive post la Batalo de Palaŝi. Tiu batalo markis la ekon de la regado fare de la Brita Orienthinda Kompanio en Barato.

La Batalo de Palaŝi estis grava venko de la Brita Orienthinda Kompanio super la Navabo de Bengalo kaj liaj francaj aliancanoj la 23a de junio 1757. Tiu batalo establis la regadon de la Kompanio en Bengalo kiu etendis poste super multe de Hindio dum la venontaj cent jaroj. Tiu batalo okazis ĉe Plassey (angligita versio de Palaŝi) ĉe la bordoj de la rivero Hughli, je ĉirkaŭ 150 km norde de Kolkato kaj sude de Murŝidabado, tiam ĉefurbo de Subaha Bengalo (nune en la distrikto Nadia de Okcidenta Bengalo). La luktantoj estis la Navabo Siraj-ud-daulah, la lasta sendependa Naŭabo de Bengalio, kaj la Brita Orienthinda Kompanio. Kiam Alivardhi Ĥano mortis en 1756, Siraj-ud-daulah iĝis la navabo de Bengalo. Li ordonis la anglojn haltigi la etendon de ties fortikaĵoj. Robert Clive subaĉetis Mir Jafar, la komandanto de la navaba armeo, kaj atakis Kolkato. Li venkis super la Navabo ĉe Palaŝi en 1757 kaj kaptis Kolkaton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]