Brita monarkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reganto de la Unuiĝinta Reĝlando
blazono de la brita monarkio (maldekstre la angla versio, dekstre la skota)
Blazono
reĝo Karlo la 3-a
oficanta reĝo
Karlo la 3-a
ekde la 8-a de septembro 2022
Oficialaj regejoj St James’s Palace en Londono, Holyrood Palace en Edinburgo
Ofictempo dumviva
Kreo de la ofico 24-a de marto 1603
(persona unio de angla kaj skota monarkoj)
1-a de majo 1707
(reala unio de angla kaj skota monarkoj)
Kronado per la ĉefepiskopo de Canterbury
Lasta kronado 6-a de majo 2023
Kronprinco William Mountbatten-Windsor
Oficiala retejo www.royal.gov.uk

La brita monarkio estas la konstitucia monarkio de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando, en Esperanto kutime mallongigata Britio. Nuntempa monarkino estas ekde la 6-a de februaro 1952 la reĝino Elizabeto la 2-a. Ŝi kaj ŝiaj proksimaj familianoj havas diversajn oficialajn, ceremoniajn kaj reprezentajn funkciojn. La reĝino teorie havas la rajtojn de konstitucia monarko, sed laŭ plurjarcenta tradicio ne praktikas tiujn rajtojn memstare, sed ekskluzive laŭ la direktigoj de la parlamento kaj registaro de Britio. Krom esti la reprezenta ŝtatestro de Britio, la brita monarko principe estas posedanto de al kronposedaĵoj Manksinsulo Manikinsuloj (kiuj formale ne estas parto de la ŝtato Britio), kaj krome la formala ŝtatestro de pluraj pliaj suverenaj ŝtatoj kunligitaj en la Komunumo de Nacioj - postsekvo de brita imperio kiam tiu imperio estis disfaliĝinta post la Dua Mondmilito.

La kronado de la reĝoj de Britio estas transiga rito, religia en esenco, en kiu la nova monarko (reĝo aŭ reĝino) de Unuiĝinta Reĝlando kaj de la komunuma reĝlando estas oficiale kronita kaj vestita en reĝaj roboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]