Eleganta trogono
Eleganta trogono, masklo
Eleganta trogono, ino
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Trogon elegans (Gould, 1834) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Oranĝe, reproduktejo; viole, tutan jaron
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Eleganta trogono, Trogon elegans, estas birdospecio de genro de birdoj de la familio de trogonedoj, nome Trogon. Ili loĝas el plej sudorienta Arizono en Usono al nordokcidenta Kostariko. Ĝi eventuale troviĝas kiel vaganto en pli sudorienta kaj okcidenta Teksaso. Ĝi estas loĝanto de pli malsupraj niveloj de duonaridaj malfermaj arbaroj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La eleganta trogono estis formale priskribita en 1834 de la angla ornitologo John Gould, bazite sur specimenoj kolektitaj en Gvatemalo. Li kreis la nunan binomon Trogon elegans.[1][2]
Oni agnoskis jenajn du subspeciojn:[3]
- Trogon elegans elegans Gould, J, 1834 – sudorienta Gvatemalo
- Trogon elegans lubricus Peters, JL, 1945 – Honduro, Nikaragvo, kaj nordokcidenta Kostariko
Filogenetika esplorado sugestas monofiletikon kun T. rufus, T. mexicanus, T. personatus, T. aurantiiventris, kaj T. collaris. La distribuo de ties prauloj estis limigita al Ameriko. Tamen, la ĉeesto de trogonoj en la Malnova mondo kondukis al debato pri ilia vera origino, kiu restas nekonata ĝis nun.[4]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]

Trogonoj havas distingigajn masklan kaj inan plumarojn, kun mildaj, ofte kolorplenaj, plumoj. Tiu ĉi nearktisa kaj neotropisa specio estas 28-30 cm longa kaj 65-67 g peza. Ambaŭ seksoj havas blankan subvoston kun mallarĝa fina horizontala nigra strio. La subvosto havas ankaŭ grandajn blankajn pintojn laŭgradaj eĉ kun nigra fina strio. Ambaŭ havas flavan bekon, oranĝruĝajn subvostajn kovrilojn kaj malsupran ventron, kaj blankan horizontalan brustostrion.
La masklo de la Eleganta trogono havas metalecbrilajn malhelverdajn kapon, supran bruston kaj dorson, nigrajn vizaĝon kaj gorĝon, kaj ruĝoranĝajn malsupran bruston kaj ventron. Li montras grizajn supraflugilajn kovrilojn. La ino havas metaeclbrilajn bronzkolorajn kapon, supran bruston, dorson, supran voston kaj supraflugilajn kovrilojn. Ŝi montras senkoloran blankan supran ventron, kaj etan blankan vertikalan strion malantaŭ la okulo.
La kutima alvoko estas raŭka "ku-ah ku-ah ku-ah". Tiu trogono inkludas kelkajn trilecajn notojn.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La Eleganta trogono manĝas insektojn kaj fruktojn, ofte prenitajn dumfluge. Ties larĝaj bekoj kaj malfortaj kruroj respegulas siajn dieton kaj arban kutimaron. Kvankam la flugo estas rapida, ili ne estas flugemaj. Ili kutime ripozas rekte kaj senmove.
Ili nestumas 2-6 m alte en nekovrita trueto, kutime elektante malnovan truon de pego, kaj la tipa ovodemetado estas de 2-3 ovoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1834) “Trogon elegans”, Proceedings of the Zoological Society of London 2 (16), p. 26.
- ↑ (1945) Check-List of Birds of the World 5. Harvard University Press.
- ↑ AviList Core Team (2025) AviList: The Global Avian Checklist, v2025. Alirita 27a de Aprilo 2026 .
- ↑ (2005-03-21) “Phylogeny and biogeographical history of Trogoniformes, a pantropical bird order: PHYLOGENY OF TROGONIFORMES”, Biological Journal of the Linnean Society (en) 84 (4), p. 725–738. doi:10.1111/j.1095-8312.2005.00435.x.
- BirdLife International (2004). Trogon elegans. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 06a de Majo 2006. Ne minacata
- A Guide to the Birds of Costa Rica de F. Gary Stiles, Alexander F. Skutch, ISBN 0-8014-9600-4
- Trogons And Quetzals Of The World de Paul A. Johnsgard, ISBN 1-56098-388-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Patuxent Birdidentigejo Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine



