Orkapa kecalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orkapa kecalo
Orkapa kecalo
Orkapa kecalo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Pharomachrus
Specio: Ph. auriceps
Pharomachrus auriceps
(Gould, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orkapa kecalo (Pharomachrus auriceps) estas belkolora birdo indiĝena de Sudameriko kaj apartenanta al la familio de Trogonedoj.

Aspekto kaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Orkapa kecalo deproksime.

Maskloj kaj inoj estas proksimume samgrandaj, ĝis 35cm longaj kaj 160g pezaj kiel plenkreskuloj. Masklaj plenkreskuloj estas brilverdaj kun orkolora nuanco ĉe kapo, nigraj flugiloj kaj brilruĝa ventro; inoj estas iome pli senkoloraj laŭŝajne. La bekoj estas flavaj. Ili estas solemaj, laŭ sezono monogamiaj birdoj kiuj kunzorgas la kovoperiodon de la du ovoj dum 18 tagoj kaj la manĝigado de la idaron dum zorgoperiodo de 25 ĝis 30 tagoj antaŭ elnestiĝo.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La Orkapa kecalo loĝas el Panamo suden, tio estas en Kolombio, Venezuelo, Ekvadoro, Peruo kaj ĝis Bolivio. Ili loĝas humidajn, montetajn, arbarajn areojn kaj tipe nestumas en arbotruoj. La dieto konsistas ĉefe el fruktoj kaj insektoj, kun eventualaj etaj lacertoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]