Kecalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la birdospeco kecalo. Pri la samnoma valuto de la ŝtato Gvatemalo, kiu ricevis sian nomon laŭ la birdo, vidu la artikolon Gvatemala kecalo.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
kecalo
Maskla kecalo
Maskla kecalo
Femala kecalo
Femala kecalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Pharomachrus
Specio: Ph. mocinno
Pharomachrus mocinno
(De la Llave, 1832)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kecalo, brilkecalokvecalo estas speco de birdo (Pharomachrus mocinno) el la ordo de trogonoformaj, kun longa vosto, belkolora plumaro, vivanta en Centrameriko.

Temas pri buntaspekta birdo de la familio de trogonedoj. Ĝi troveblas de suda Meksiko (sub Jukatano kaj ĉe la pacifika marbordo) ĝis okcidenta Panamo. Malkiel aliaj kecaloj, kiuj troviĝas ankaŭ en Sudameriko kaj orienta Panamo), la brilkecalo vivas nur en Centrameriko. Ekzistas du subspecioj: la pli norde hejma P. m. mocinno (Pablo de la Llave, 1832[1]) kaj P. m. costaricensis (Cabanis, 1869), la brilkecalo de Kostariko. Kostariko kaj Panamo estas la nuraj landoj, kie vivas konstante abundaj populacioj.

Tiu neotropisa birdo ludas gravan rolon en la mitoj de Mezameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Vira kecalo (Pharomachrus mocinno)

La brilkecalo mezuras 36 cm je longeco, aldone de ĝis 64 cm de la vosto ĉe la masklo. Ĝi pezas ĉirkaŭ 210 gramojn. Tiel ĝi estas la plej granda reprezentanto de la ordo de trogonoformaj birdoj.[2]

La kecalo havas verdan korpon, montrante brilegon de orverda ĝis bluviola, kaj ruĝan bruston. Ĝiaj verdaj supravostaj kovrilplumoj (la subvosto estas blanka) kaŝas sian voston kaj ĉe reproduktantaj maskloj estas aparte belaj kaj grandiozaj, kaj pli longaj ol la cetero de la korpo.

Ankaŭ la unuarangaj flugilplumoj estas eksterordinare longaj kaj havigas al ĝi franĝan aspekton. La masklo havas kaskecan kreston. La beko de maskla plenkreskulo estas flava kaj tiu de ino nigra.

La kanto estas trebla silabo priskribita kiel kiuuu aŭ kiel plorema pap, ofte farita pare, kio estas ripetita monotone. La kecalo havas ankaŭ aliajn nemuzikajn voĉojn.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kecalo en Muzeo de Naturaj Sciencoj de Montauban (Francio).

La kecalo estas konsiderata specializita fruktomanĝanto, kvankam ĝi aldonas al sia dieto insektojn (ĉefe vespojn, formikojn kaj larvojn) kaj ranojn. Precize gravaj estas naturaj avokadoj kaj aliaj fruktoj de la familio de laŭracoj, kiujn ili englutas enteraj antaŭ ol vomi la kernojn, kio helpas disvastigi tiujn arbojn.

La biotopo de la kecalo estas montetaj nubarbaroj de Centrameriko (de Suda Meksikio al Panamo). La kecalo kutime vivas sola, kiam ĝi ne reproduktiĝas. Dum reproduktado (ĉirkaŭ aprilo) la masklo montras siajn plej belajn kolorojn kaj plumojn, dum la ino demetas du palbluajn ovojn en nesto lokita en truo, kiun ili elfosis en putrinta arbo. Arbo en taŭga stato de putriĝo estas vundebla de vetero kaj la disponeblo de taŭgaj arboj povas limigi la populacion de kecaloj.

Ambaŭ gepatroj laŭvice kovas kun siaj longaj vostokovriloj falditaj supren super la dorso kaj elstarantaj el la truo, ŝajnigantaj foliojn de filiko kreskantajn el la truo. La kovoperiodo daŭras ĉirkaŭ 18 tagojn, dum kiuj la masklo ĝenerale kovas la ovojn dumtage dum la ino kovas dumnokte. Post eloviĝo, ambaŭ gepatroj prizorgas la idaron per fruktoj, beroj, insektoj, lacertoj, kaj etaj ranoj. Tamen, la ino ofte forgesas kaj eĉ foje abandonas la idaron antaŭ la fino de la prizorgoperiodo, lasante la masklon daŭrigi la prizorgadon de la idaro, ĝis kiam tiuj pretas supervivi propraforte.

Kecalo estas malforta fluganto. Komunaj predantoj estas ornamita akcipitraglo, strigoj, smeralda tukaneto, sciuroj, kaj la kinkajuo (Pribor 1999).

Mito kaj legendo[redakti | redakti fonton]

Kecalo estis konsiderata dieca, asociata al la "serpenta dio", Kecalkoatlo de antaŭkolumbaj centramerikaj civilizoj. Ĝiaj brilegaj verdaj vostoplumoj, simbolo de printempa plantorekresko, estis adorataj de la antikvaj Majaoj kaj Aztekoj, kiuj rigardis la kecalon kiel dio de la aero kaj simbolo de dieco kaj lumo. Regantoj en Mezameriko kaj duarangaj nobeluloj vestis sin per kapornamaĵoj faritaj el kecalplumoj, simbole konektante ilin al Kecalkoatlo. Ĉar estis krimo mortigi kecalon, la birdo estis nur kaptita, la longaj vostoplumoj plukitaj, kaj la birdo liberigita. Kecalkoatlo estis la kreinta dio kaj dio de la vento, ofte priskribata kun griza hararo. En kelkaj mezamerikaj lingvoj, la termino por kecalo povas signifi ankaŭ valorega, sakrastarigita.

Ĝis ĵuse, oni supozis, ke la kecalon oni ne povas bredi aŭ teni longe en kaptiveco, kaj ja oni observis, ke ĝi kutime memmortigas sin tuj post kapto aŭ enkaĝigo. Pro tio, ĝi estas tradicia simbolo de libereco. Tamen bestoĝardeno en Meksiko sukcesis havi tiun specion ekde 1992, kaj en 2004 oni anoncis, ke ili sukcesis atingi ties reprodukton en kaptiveco (Orellana, 2004).

Blazono de Gvatemala

La kecalo, P. mocinno, estas la nacia birdo de Gvatemalo, kaj bildo de ĝi estas en la flago de Gvatemalo kaj en la blazono de Gvatemalo. Ĝi estas ankaŭ la nomo de la loka monunuo (mallongigite GTQ).

Tiu birdo gravegas en la gvatemala kulturo, ekzemple kiel rolulo en la tre disvastigita populara legendo de la loka heroo Tecún Umán, princo kaj militisto de Kiĉeoj dum la lastaj epokoj de la hispana konkero de Jukatano. Tiu kecalo estis lia navalo (spirita gvidanto).

La Kiĉeoj repuŝis kelkajn atakojn el la hispana armeo, eĉ superitaj laŭ armiloj (pafiloj, armaĵoj kaj kavalerio kontraŭ lancoj kaj sagoj).

Legendo diras, ke la tagon kiam la konkistadoro Pedro de Alvarado luktis kontraŭ Tecún Umán, kecalo superflugis la scenon. Je la unua atako Tecún Umán, stare, sukcesis elĉevaligi Pedron de Alvarado. Alvarado ricevis alian ĉevalon kaj je la dua atako li ĵetis lancon en la bruston de Tecún Umán.

La kecalo malsuprenflugis kaj alterigis ĉe Tecún Umán, malsekigante sian bruston en la sango de la milita princo. Tiel la birdo akiris sian distingajn ruĝajn brustoplumojn. [1]

Alia gvatemala legendo asertas, ke la kecalo kantis belege antaŭ la hispana konkero, sed ĝi silentiĝis de tiam — sed denove rekantos, kiam la lando reliberiĝos.

Preparitaj specimenoj estas montrataj en riĉaj hejmoj de Gvatemalo kaj en muzeoj, kontribuante al la malofteco de la specio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la kecalo devenas de la majaa dio, Kecalkoatlo, la plumoserpento, unu el liaj aspektoj. La kecalo estis sankta birdo de la aztekoj.

La adjekto mocinno estas latinigo de la biologo J. M. Mociño instruisto de Llave. (Ĝi estas foje literumita mocino, sed "ñ" estis iam literumita "nn" en la hispana, pro tio la literumado kun "nn" estas ĝusta kaj ĉiukaze nun oficiala.[2] Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, [3])

La nomo kecal devenas de la navatla kvecalli, "granda brila vostoplumo" (American Heritage Dictionary) aŭ "vostokovriloj de kecalo" (Merriam-Webster Collegiate Dictionary), el navatla etimo kvec = "stari" uzata por aludi la starajn vostoplumojn.

Pharomachrus devenas el antikva greka pharos, "mantelo", kaj makros, "longa", rilate al la flugiloj kaj la vostokovriloj de la Brilkecalo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ITIS 553589. Arkivita el la originalo je 2005-11-29. Alirita 2010-06-23.
  2. Paul A. Johnsgard, Trogons And Quetzals Of The World, 2001, Smithsonian, ISBN 978-1560983880

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj de kecaloj[redakti | redakti fonton]

Retpaĝaroj[redakti | redakti fonton]