Blankkoluma trogono
Blankkoluma trogono
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Harpactes fasciatus (Pennant, 1769) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankkoluma trogono aŭ Malabara trogono,[1] Harpactes fasciatus, estas birdo de la familio de trogonoj aŭ Trogonedoj.
Distribuo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas ĉefe limigita al Srilanko kaj okcidenta Barato. Etaj populacioj ekzistas en la Orientaj Ghatoj kaj Centra Barato. Oni supozas, ke temas pri altitudaj migrantoj en la montetoj de Nilgirio kie troviĝas nur somere.[2]
Ekzistas tri priskribitaj subspecioj:
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas loĝanta de densaj tropikaj arbaroj, kie ĝi nestumas en arbotruo, kun tipa ovodemetado de 2-4 ovoj.


Malabara trogono manĝas insektojn kaj fruktojn, kaj ties larĝa beko kaj malfortaj kruroj respegulas siajn dieton kaj arbajn kutimojn. Kvankam la flugo povas esti rapida, le specio ne estas flugema. Ili kutime ripozas rekte. La voĉo estas rapida kiu-kiu-kiu-kiu regule ripetita.
Trogonoj montras seksan dumorfismon laŭ kiu la masklo estas pli brilkolora. La plumaro estas milda. Tiu orientalisa specio estas ĉirkaŭ 31 cm longa. La kapo kaj brusto de la masklo estas nigraj en la barata raso H. f. malabaricus, kaj malhelgrizaj en la srilanka nomiga H. f. fasciatus. Blankkoluma strio apartigas tiujn malhelajn partojn el la rozkoloraj subaj partoj kaj nomigas la specion. Dorso kaj vosto estas cinamkoloraj (subvosto blanka kun fina nigra strieto), kaj la flugiloj estas grizecnigraj.
La ino estas tre cinamkolora, kun malhela nuanco en kapo kaj brusto. La flugiloj estas brunaj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ornitologia taksonomio
- ↑ Zarri, A.A. and A.R.Rahmani (2005) Malabar Trogon in the Nilgiris Upper Plateau, Tamil Nadu. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 102(1):116
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Harpactes fasciatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne minacata
| ||||||||||||||||||



