Nilgirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Nilgiria Biosfera Rezervejo, montrante la Nilgiriajn Montojn ĉefe kovratajn de multaj apudaj protektitaj areoj

Nilgirio (aŭ bluaj montoj), ofte aludata kiel Nilgiriaj Montoj, estas ĉeno de montoj kun almenaŭ 24 montopintoj super 2000 m, en plej okcidenta parto de Tamilnado je kuniĝo de la subŝtatoj de Karnatako kaj Keralo en Suda Barato. Ili estas parto de la pli granda montoĉeno de la Okcidentaj Ghatoj kaj formas la sudokcidentan bordon de la Dekkana Altebenaĵo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Tiuj montoj troviĝas separataj el la Karnataka altebenaĵo norde de la rivero Moyar kaj el la montoj Anaimalai kaj el Palani-Montetoj sude de Palghat Gap. La Nilgiria Distrikto de Tamilnado kuŝas en tiuj montoj. Ties latitudinaj kaj longitudinaj etendoj estas 130 km (Latitudo: 11° 08' al 11° 37' N) por 185 km (Longitudo: 76° 27' Or al 77° 4' Ok). Centra situo estas: 11° 22′ 30″ N 76° 45′ 30″ O / 11.37500 °N, 76.75833 °O / 11.37500; 76.75833 (mapo). Ĝi havas areon de 2479 km².[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]