Ĉambroplanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
kulturvario de Sansevieria trifasciata ('Laurentii')

Ĉambroplanto estas plantoj, kiuj estas kultivataj de homoj dum la tuta jaro en endomaj ejoj, ĉambroj, oficejoj kaj aliaj ejo. Ili estas ornamplantoj, kiuj staras kaj kreskas en la domo, male al ornamplantoj, kiuj estas plantitaj en parkoj, ĝardenoj aŭ ekstere sur balkono, aŭ agrikulturaj kulturplantoj. Ĉambroplanton malsamas de tinplantoj per tio, ke tiuj nur staras dum la somera duonjaro ekstere kaj dum la malvarmaj monatoj ili travintrumas endome. Kvankam la plej multaj ĉambroplantoj estas kultivitaj en florpotoj la termino potplanto ne estas sinonomo. Potplantoj povas stari en la ĉambro, kaj tiam ili estas ĉambroplanto, aŭ stari ekster iu konstruaĵo, ekzemple sur balkono, sur apuddoma muro aŭ ie en la ĝardeno.

afrika sparmanio (Sparrmannia africana)

Karakterizaĵoj de ĉambroplantoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉambroplanto taŭgas multajn plantspecioj, kiuj kapablas transvivi en la ĉambroj, kiuj ofte estas tro mallumaj kaj tro varmaj. Ĉambroplantoj estas specioj, kiuj toleras la klimatajn kondiĉojn de internaj ejoj, kie vivas homojn. Tiuj kondiĉoj estas grandparte same en la tuta mondo. La temperaturo en loĝĉamboj varias inter 18 kaj 30 °C kaj la relativa aerhumideco estas mezalta.

Efikoj al la sano de la homo[redakti | redakti fonton]

Ĉambroplantoj havas gravan signifon por la loĝejoj de la homo. Ili fiksigas la nocajn substancoj el la aero, ekzemple formaldehido, toluolo, amoniako, kaj filtrumas la ĉambran aeron. Ekzistas sciencaj esploroj de NASA, kiu komparas hermetike ŝlositaj ejoj kun kaj sen ĉambroplantoj.[1]

Grünlilie (Chlorophytum comosum)

La esploroj montras, ke la aero en ĉambroj kun plantoj estas pli bona ol en ejoj sen plantoj. Ankaŭ gravas la fakto, ke la aerhumideco kreskas, se plantoj estas en la ĉambro.

Historio de la ĉambroplantoj[redakti | redakti fonton]

La plej malnova ĉambroplanto estas la mirto. Jam en la 16a jarcento. Ekestis tiam la tradicio ke la fianĉinoj estis ornamataj per mirtaj koroloj kaj la mirto fariĝis simbolo por la geedza feliĉo.

Deveno de ĉambroplantoj[redakti | redakti fonton]

El la natura kreskoregiono de plantoj oni povas tiri konkludojn pri la starejo kaj flegado en ĉambroj. La plantoj, kiuj venas el la tropikaj pluvarbaroj bezonas alian flegadon ol tiuj kiuj kreskas en la moderaj klimatoj. La tropikaj plantoj postulas ekzemple altan aerhumidecon.

Tropika arbaro[redakti | redakti fonton]

La plej multaj ĉambroplantoj havas sian naturan kreskolokon en la tropikaj zonoj. La taglongeco estas tie konstante ĉirkaŭ 12 horojn. La pluvo estas konstanta dum la tuta jaro. La averaĝa temperaturo multe dependas de la alteco. En tropikaj arbaroj ĝis alteco de 600 metroj, la temperaturo estas konstanta dum la tuta jaro inter 24 kaj 28 gradoj Celsius. En altaj pluvarbaroj, la tiel nomataj tropikaj montaraj arbaroj la averaĝa temperaturo estas ofte nur 10 gradojn Celsius.

La lumkondiĉoj, sub kiuj la plantoj bonfartas, dependas de la vegeta ŝtupo, kie la planto origine kreskas. Plantoj, kiuj kreskas origine proksime al la tero, estas ofte ombrotoleraj specioj. Ĉe grimpoplantoj kaj epifitoj la lumbezono estas pli alta.

Tipaj plantospecioj de la tropika pluvarbaro, kiuj taŭgas kiel ĉambroplanto, estas Bromeliacoj, Orkidacoj kaj Filodendro. Ili tre taŭgas por esti kultivataj en ĉambro ĉar ili ne bezonas specialan ripozpaŭzon kaj aspektas dekoracie dum la tuta jaro.

Humida-seka arbaro[redakti | redakti fonton]

Kontraste al la tropikaj pluvarbaroj la arbaroj en la zonoj kun seka kaj pluva sezonoj alkutimiĝis al ŝanĝanta humideco. La plantoj el tiuj zonoj havas mekanismojn por vivteni sin en la seka sezono. En ĉambroj ili ofte bezonas pli aŭ malpli longan ripozpaŭzon. Dum tiu paŭzo, kiu ofte estas en vintro ili ne havas bezonon je akvo kaj sterkaĵo. Tipaj plantspecioj de la sekaj- malsekaj arbaroj estas hipeastro (Hippeastrum) kaj Klivio.

Senarba savano[redakti | redakti fonton]

La senarba savano en la tropikoj kaj subtropikoj oni povas plu diferencigi an malseka savano, seka savano kaj kserofita savano. La plantoj de tiu zono adaptiĝis bone al sekco kaj malalta aerhumideco. Precipe tie kreskass kaktacoj kaj aliaj sukulentoj. Pluraj specioj bezonas malvarmetan vintrajn kondiĉojn por ricevi abundan floraro en la venanta jaro.

Krom kaktacoj precipe diversaj specioj de Aloo, Agavon, Krasulo, Eĉeverio, Eŭforbio kaj Sansevierio.

Subtropikoj[redakti | redakti fonton]

La subropoj havas mildan vintron kun multe da pluvo kaj la taglonecoj ŝanĝiĝas. Dum la somero nur pluvas malofte kaj povas fariĝi tie tre varma. Mirto, Oleandro kaj kelka figoj venas el tiu vegeta zono.

Moderaj zonoj[redakti | redakti fonton]

Nur tre malmultaj ĉambroplantoj venas el la modera klimato. Tipaj reprezentanto estas la kultivaro de Hedero, Saxifraga stolonifera kaj Carex brunnea. Ili nur bone kreskas, se la teperaturo ne estas tro alta.

La kultivado de ĉambroplantoj[redakti | redakti fonton]

Disdivido de la ĉambroplantoj[redakti | redakti fonton]

Oni distingas florantajn ĉambroplantojn diese plantojn kiuj ne floras aŭ kies floroj ne estas bone videblaj. Tiu dua grupo nomiĝas „foliplantoj“. Ili ofte havas dekorativan kaj buntan foliaro. La florplantoj aŭ floras plurfoje aŭ nur unufoje.

Florantaj plantoj[redakti | redakti fonton]

Saintpaulia ionantha

Foliplantoj[redakti | redakti fonton]

Ficus benjamina

Florantaj ĉambroplantoj kun dekora foliaro[redakti | redakti fonton]

Elekto de ĉambroplantoj[redakti | redakti fonton]

Jen elekto de kelkaj oftaj ĉambroplanto ordigitaj laŭ iliaj postuloj

Ombraj starejoj[redakti | redakti fonton]

Dracaena reflexa „Song of India“

Duonombraj starejoj[redakti | redakti fonton]

Klivio
Peperomia sandersii

Helaj starejoj[redakti | redakti fonton]

Mammillaria zeilmanniana
Tillandsia ionantha

suna fenestro[redakti | redakti fonton]

Malvarmeta fenestro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Max Jubisch: Anleitung zur Zimmer-Gärtnerei, Kittlitz, 1880
  • Fritz Encke: Kalt- und Warmhauspflanzen. 2. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 1987, ISBN 3-8001-6191-5
  • Moritz Bürki, Marianne Fuchs: Bildatlas Topfpflanzen für Zimmer und Balkon - Steckbriefe und Tabellen von A - Z, Verlag Eugen Ullmer, Stuttgart 2004, ISBN 3-8001-4654-1
  • Alfred Byrd Graf: Tropica - Color Cyclopedia of Exotic Plants and Trees. Roehrs Company, New Jersey 1981 (second edition), ISBN 0-911266-16-X
  • Bernhard Rosenkranz: Gärtnern ohne Garten. Freude an Balkon- und Ĉambroplanton. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 1987, ISBN 3-499-18347-1
  • Dietrich Frohne, Hans Jürgen Pfänder: Giftpflanzen, 5. Auflage, Wissenschaftliche Verlagsgemeinschaft Stuttgart, 2004, ISBN 978-3-8047-2060-2.
  • Jacqueline Kupper, Daniel Demuth: Giftige Pflanzen für Klein- und Heimtiere: Pflanze erkennen - Gift benennen - Richtig therapieren, Enke, Stuttgart 2010, ISBN 978-3-8304-1034-8.
  • Lutz Roth, Max Daunderer, Kurt Kotmann: Giftpflanzen - Pflanzengifte: Vorkommen, Wirkung, Therapie; allergische und phototoxische Reaktionen, Nikol, Hamburg 2008, ISBN 978-3-86820-009-6.
  • Heike Boomgaarden: Giftpflanzen in Haus und Garten. Franckh Kosmos, Stuttgart 2010, ISBN 978-3-440-12262-4.

Einzelnachweis[redakti | redakti fonton]

  1. B. C. Wolverton: Gesünder leben mit Ĉambroplanton. Egmont vgs Verlagsgesell., 1997. ISBN 3-8025-1343-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]