Ricino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ricino
Ricinus communis
Ricinus communis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Eŭforbiacoj Euphorbiaceae
Subfamilio: Acalyphoideae
Tribo: Acalypheae
Subtribo: Ricininae
Genro: Ricino Ricinus
Specio: R. communis
Ricinus communis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Ricino (Ricinus) estas genro el la eŭforbiacoj. Ĝi havas nur unu specion, la ordinara ricino (Ricinus communis), kiu estas plurjara planto kun profunde entranĉitaj folioj, havantaj grandajn stelforme aranĝitajn lobojn. La floroj estas unuseksaj, supre la femalaj, malsupre la masklaj, en granda paniklo. La fruktoj estas pikilhavaj kapsuloj, enhavantaj tri grandajn semojn tre oleoriĉajn.Unuseksa planto.La kava tigo en kontinenta zono altas 1-4 m, dikas 2-5 cm (en la originloko ĝi estas 6-12 m alta arbo).

La semoj enhavas 35-70 % laksigan, nevenenan ricinoleon, kiun oni elpremas kaj uzas i.a. por teknikaj celoj (ŝmiroleo, precipe por aviadilaj motoroj), kaj ankaŭ por kosmetiko, farboindustrio. En kelkaj izolataj regionoj, oni uzas ĝin en primitivaj lampoj.

La oleorekremento enhavas venenon nomata ricinino. Per tiu veneno mortigis la bulgara komunista sekretservo la opoziciulon Georgi Markov.

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

Ricinoleo[redakti | redakti fonton]

Vidu la ĉefartikolon ricinoleo

La viskoza, travidebla ĝis flaveca ricinoleo, (ankaŭ nomata kastoroleo, farmakologia nomo: Ricini oleum, antaŭe : Oleum Ricini s. Castoris) estas presista malvarme el la semoj de recinuso (oleoenhavo ĉ. 40 ĝis 50 %). Ĝi konsistas je 70 ĝis 77 % el trigliceridoj de la ricininolacido. Male al la semoj ĝi ne etas toksa. Krom medicina uzado ĝi ankaŭ estas uzata en kombino kun metanolo por ŝmiri motorojn en maketaj veturiloj..

Ricinino[redakti | redakti fonton]

Vidu la ĉefartikolon ricinino

La tegumentosemŝelo de ricino estas tre venena, ĉar ĝi enhavas la toksan proteinon ricinino, lektino.[1][2]. La recinenhavo en la semoj de ricino estas 1 ĝis 5 % .[3] La mortiga dozo estas 0,25 miligramojn, kiu egalas al nur kelkaj semoj. La parentere mortiga dozo estas ĉe musoj depende de la purecgrado de la substanco ĉ. Unu miligramo po kilogramo korpa pezo. Ricinino solveblas en akvo, sed estas nesolvebla en graso lipofobia, tial ĝi ne estas en ricinoleo. Ĉe la presado de la semoj la veneno restas en la rekremento.

Simptomoj de venenado kun recino estas:

La venenigito mortas ĝenerale du tagojn post la venenigado..[4]

Kromaj enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj alkaloido estas nudiflorino, ricinidino kaj ricinino.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Utiligado kiel ornamplanto[redakti | redakti fonton]

ricinus-planto de ruĝa kultivar o
ricinus-fruktoj

Ricino estas ŝatata ornamplanto ĉar ĝi rapide kreskas kaj aspektas ekzotike. Pluraj kultiviaroj estis breditaj, plej ofte por la komerca oleproduktado. Kelkaj , kiel la kultivaro „Carmencita“ kun bronze ruĝaj folioj ka j brile ruĝaj floroj estas breditaj por ornamaj celojmit. Jen kelkaj aliaj ornamaj kultivaroj:

  • „Impala“, miniatura kultivaro kun rugaj ĝis purpuraj folioj
  • „Sanguineus“ kun rugaj trunko kej folioj
  • „Gibsonii Mirabilis“, miniatura kultivaro kaun malhelruĝaj folioj
  • „Zanzibarensis“ kun blankaj nervuroj kaj verdaj folioj.

Utiligado de la ricinusa oleo[redakti | redakti fonton]

Medicina utiligado[redakti | redakti fonton]

La homo jam uzis recinuso kiel medicina kaj oleplanto jam ĉ. 1552 a. K. Oni trovis indikon en la plej malnova medicina teksto, la malnovegipta Papyrus Ebers. Ankaŭ oni trovis semojn de recinuso en egiptaj tomboj.

La plej konstaa utiligado estas la uzado kiel laksanco ĉe konstipo. La efiko venas post du ĝis kvar horoj post la enkorpigo de ĉ. 10 ĝis 30 mililitro da ricina oleo. Kelkaj substancoj de la oleo jam efikas post nur 10 ĝis 20 sekundoj. La vere efika substanco estas la rizinolacido, karb onhidrida18 grasacido, kiu nur jam liberiĝis en la maldika intesto pere de enkorpaj lipazoj (grasmalkombigaj enzimoj).

La ricinoleo estas ankaŭ uzebla de ekstere pro kuraci verukoj kaj Tinea corporis.

Prduktado de plastaĵoj kaj kemia industrio[redakti | redakti fonton]

Energifarado[redakti | redakti fonton]

Utiligado de recino[redakti | redakti fonton]

Vidu la ĉefartikolon: recino

kotiledonoj de ricino

Monda komerco[redakti | redakti fonton]

La plej grava produktada lando pro ricinoleo estas Hindio, kiu produktas jare 750.000 runoj, kiu egalas al 60 % de la mondas produktado. Krome ĝi estas prouktata en Ĉinio kaj Brazilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. B. Soto-Blanco, I.L. Sinhorini, S.L. Gorniak, B. Schumaher-Henrique: Ricinus communis cake poisoning in a dog. Vet Hum Toxicol. Juni 2002, 44(3):155-6.
  2. 2,0 2,1 Wissenschaft-Online-Lexika: Eintrag zu Rizin im Lexikon der Biochemie, abgerufen am 27. Juli 2011.
  3. Audi J, Belson M, Patel M, Schier J, Osterloh J (November 2005). "Ricin poisoning: a comprehensive review", gazeto : JAMA, volumo : 294, numero : 18, paĝoj : 2342–51. COI:10.1001/jama.294.18.2342  
  4. Worbs S, Köhler K, Pauly D, Avondet MA, Schaer M, Dorner MB, Dorner BG: Ricinus communis intoxications in human and veterinary medicine-a summary of real cases., Toxins (Basel). 2011 Oct;3(10):1332-72, Review, PMID 22069699