Lipazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komputilbildo de tipo de pankreata lipazo (PLRP2) de animalo. PDB 1GPL.

La lipazo estas enzimo uzata en la organismo por disigi la grasojn de la manĝaĵoj tiel ke ili povu absorbi. Ĝia ĉefa funkcio estas katalizi la hidrolizon de lipidoj,[1], nome de triacilglicerolo konvertante ĝin en gliceroliscino eduforma kaj liberaj grasacidoj. La lipazoj troviĝas en granda vario de vivaj estaĵoj.

Tiu enzimo ĉe homoj troviĝas en la patrina lakto kaj, laŭ biokemiaj studoj, estas identa al la enzimo esteraza kolesterolo (aŭ pankreata nespecifa lipazo), pro kio oni supozas, ke la origino estas pankreata kaj alvenas al la laktoglandoj laŭlonge de la sanga cirkulado. La ĉefa funkcio de tiu digesta lipazo estas helpo al la absorbado de grasoj.

En mikroorganismoj, la lipazoj estas funkciantaj por la digestado de grasoj, sed ankaŭ por la rekonstituado de la organismo kaj la lipoprotea metabolo. La vegetalaj ĉeloj produktas ilin por fabriki energirezervojn.

La aplikaĵoj de la lipazoj en la nuntempa industrio estas pluraj el la fabrikado de lavpulvoro, la industrio de lakto kaj fromaĝoj, panbakado kaj por plibonigo de gustoj, industrio de trinkaĵoj, produktado de kemiaĵoj pere de esteraj ligiloj, polimerigo kaj eĉ oni faras esplorojn por la produktado de biodizelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 18an de Aprilo 2024.