Laguro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ovala laguro
Lagurus ovatus
Lagurus ovatus
Biologia klasado
Domajno: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomajno: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Trakeofitoj Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Komelinedoj Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Genro: Lagurus
Lagurus ovatus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Lagurus ovatus

La ovala laguro, ankaŭ nomata pli simple laguroleporvosto (Lagurus ovatus L., 1753), estas jara herba planto de la familio de la Poacoj, sub-familio de la Pooideae, tribo de la Aveneae. Ĝi sufiĉe oftas en Eŭropo en la regionoj de marbordoj.

Oni ĝin foje kultivas kiel ornaman planton pro ĝiaj silkecaj kaj dekoraciaj floroj, utilaj por kunmeto de sekaj bukedoj kune kun la duna helikrizo.

Ĝi estas la unusola specio de la genro Lagurus.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetativa sistemo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas jara planto 10 ĝis 40 cm alta, harhava, kiu ofte montriĝas en densaj aroj laŭlonge de vojoj. Ĝia radika reto, sterna kaj supraĵa, kontribuas al la fiksado de la dunoj. Ĝiaj fadenformaj tigoj, kun folioj, estas solecaj aŭ en faskoj. Ĝiaj harecaj folioj, mallongaj, larĝaj, verdaj, havas ĉe la bazo de la limbo (foliplato) mallongan, senpintigitan, haretan ligulon. La supra folio montras trajtodistingan ĝiban folian ingon.[1]

Reprodukta sistemo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa koloro de la floroj estas blanka. La periodo de florado estas el majo al aŭgusto. La infloresko estas kapitulforma grapolo, la longaj lanecaj haroj de la glumoj kaj la longaj simplaj eĝoj de la floroj de tiu floraro klarigas ĝian kromnomon "leporvosto".[1]. Ĝia sekseco estas hermafrodita kaj la ordo aŭ vico de maturiĝo estas protandra. La polenigo estas anemogama. La frukto estas kariopso. Dum la dissemado estas anemoĥoria[2]

Loĝloko kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tipa loĝloko estas jaraj herbejoj kaj neuzataj kampoj ĉemaraj, termoatlantikaj. Ĝi estas nitrofila planto, ĝi emas vastiĝi sur la tipajn speciojn de la fiksaj dunoj en la lokoj de troa turismado.[1].

Ĝia disvastiĝa areo estas mediteranea kaj atlantika. Tiu mediteranea specio estas spontanea en Nord-Afriko (de Maroko al Egiptujo), en la arkipelagoj de la Atlantiko (Acoroj, Madejro kaj Kanarioj), en Sud-Eŭropo (Francujo, Hispanujo, Portugalujo, Italujo, eks-Jugoslavujo, Grekujo kaj en Mezoriento (Israelo, Libano, Turkujo, Sirio). Ĝi ennaturiĝis laŭlonge de la marbordo kaj foje interne sur la Britaj insuloj kaj en aliajn kontinentojn [1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Christian Bock, Guide des plantes des bords de mer, Éditions Belin, 2011 (rete [arkive]), p. 86. [1] Alirita la 23an de Junio 2018.
  2. Datenoj laŭ Julve, Ph., 1998 ff. - Baseflor. Index botanique, écologique et chorologique de la flore de France. Versio: 23a de aprilo 2004

Eksteraj referencoj[redakti | redakti fonton]