Baglamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sazo)

Baglamo ankaŭ konata sub la pli fama nomo Sazo (la persa vorto Saz ساز - aus saz signifas fakte "instrumento") estas muzikilo de la familio de longkolaj liutoj de la tambura familio. Ĝi estas populara muzikinstrumento en Azerbajĝano, Armenio, Afganio, Irano, Turkio kaj en partoj de Sirio, Irako kaj balkanaj landoj, ankaŭ inter kurdoj, tataroj kaj baŝkiroj. La instrumento havas du ĝis sep kordojn kaj estas kutime ludata per maldika longforma plektro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Enciklopedio Iranika, la prapatro de la sazo estis plej verŝajne la Ŝirvan tanburo de Ŝirvano, historio regiono en Transkaŭkazio, nuntempe parto de la teritorio de Azerbajĝano, ankaŭ populara en Tabrizo kaj priskribita en la 15-a jarcento fare de la persa muzikisto kaj muzikteoriulo Abdulgadir Maragi. Setaro kaj dutara liuto (Dutar), kiuj havas similan formon, estas konsiderataj ĝiaj antaŭuloj. La dutara liuto (Dutar) ankaŭ estas ludata en la taĝika aŭ uzbeka muziko.

Familio de baglamoj[redakti | redakti fonton]

Baglamoj ekzista en diversaj specoj kaj grandecoj, depende de ilia celita uzo. Jen kelkaj specioj:

  • Cura (la plej malgranda grandeco)
  • Çöğür (mallongmanika ligado) kutima en Irano
  • Tanpura (longbraka ligado)
  • Divan saz (granda baglamo)

En Grekio[redakti | redakti fonton]

Grekia baglamo.

La Greka BaglamoBaglamasoBaglamadakio (greke μπαγλαμάςgreke μπαγλαμαδάκι) estas kordinstrumento de Grekio. Ĝi havas ses ŝtalajn kordojn en tri kordoĥoroj. La tonoj estas D5 D4, A4 A4, D5 D5 aŭ D4 D5, A4 A4, D5 D5[1].

En Turkio[redakti | redakti fonton]

Turka sazludanto

La Turka BaglamoSazo (turke bağlama) estas kordinstrumento de Turkio.

Ĝi havas sep ŝtalajn kordojn en tri kordoĥoroj. La tonoj estas G3 G2, D3 D3, A3 A2 A3 aŭ C4 C3, G3 G3, D4 D3 D4[2]. Hodiaŭ, Saz estas la plej grava soloinstrumento en turka popolmuziko (Türk halk müzizi). En la turka rok- kaj popmuziko ekzistas la elektra sazo.

En Irano[redakti | redakti fonton]

En Irano, la priskribita instrumento estas ofta konata sub la nomo "čogūr"[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sevdalinko

Ŝargijo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Turka sazludisto Erdal Erzincan

Çî Beser Hat Kurdistan