Angkor
Angkor | |||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 13° 26′ 0″ N, 103° 50′ 0″ O (mapo)13.433333333333103.83333333333Koordinatoj: 13° 26′ 0″ N, 103° 50′ 0″ O (mapo) | ||||||||||||||||||||||||
Akvokolektejo | 351 km² (35 100 ha) [+] | ||||||||||||||||||||||||
Areo | 351 km² (35 100 ha) [+] | ||||||||||||||||||||||||
Angkor | |||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Angkor [+] | |||||||||||||||||||||||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
Angkor (ebla esperantigo: Ankoro) estas la nomo de regiono proksima al la urbo Siem Reap en Kamboĝo. Tiu regiono konsistigis de la 9-a ĝis 15-a jc centron de la historia kmer-reĝlando Kambuja. Laŭvorte kmere Angkor (de sanskrite Nagara) signifas urbo. Hodiaŭ signifas "Angkor" areon de la iama ĉefurbo de Kambuja-reĝlando (el la vorto Kambuja devenas la hodiaŭa nomo de la lando (Kampuchea)).
Angkor mondfamiĝis pro la videblaj produktoj de kmera konstruarto en formo de unika templaro – el kiuj plej fama estas Angkor Wat (Ankor vat), la plej granda templaro de la mondo. Oni konstruis sur tuta areo de pli ol 200 km² kelkajn najbare starantajn ĉefurbojn kaj en la centro grandan ĉeftemplon. Ĝis 2005, oni malkovris pli ol 1000 templojn kaj sanktejojn diversgrandajn. En Angkor vivis en la florada tempo de la historia reĝlando ĉ. 1 miliono da homoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ: Historio de Kamboĝo
La historio de Angkor kiel centra setleja areo de la historia Kambuja estas ankaŭ la historio de Kamboĝo de la 9-a ĝis la 15-a jarcento.
Post la florada tempo, vivis tie sporade kmeroj uzis daŭre la templojn ĝis meze de la 17-a jc, sed ankaŭ pli poste la tie setliĝintaj kamparanoj. La re-malkovro, mondfamigo de la areo estas dankebla al franca esploristo Henri Mouhot.
Templaro
[redakti | redakti fonton]Jen kelkaj el la plej gravaj temploj kaj konstruaĵoj:
- Angkor Thom
- Angkor Wat
- Bayon
- Bakong
- Baksei Chamkrong
- Banteay Kdei
- Banteay Samre
- Banteay Srei
- Baphuon
- Chau Say Tevoda
- Krol Ko
- Lolei
- Neak Pean
- orienta Mebon kaj orienta Baray
- Phimeanakas
- Phnom Bakheng
- Phnom Krom
- Prasat Kravan
- Pre Rup
- Preah Khan
- Preah Ko
- Spean Thma
- Srah Srang
- Ta Prohm
- Ta Som
- Ta Keo
- Thommanon
- okcidenta Mebon kaj okcidenta Baray
Vort-klarigoj
[redakti | redakti fonton]- Angkor (kmere): urbo;
- Banteay (kmere): citadelo,
- Baray (kmere): akvorezervejo; ne fosita, sed per digoj kreita
- Phnom (kmere): Monteto
- Prasat (kmere): Turo (de templo);
- Preah (kmere): sankta; el la sanskrita lingvo: brah
- Siem Reap (kmere): egalas Malvenko de Siamoj; celas baatlon en la 18-a jc.
- Srah (kmere): akvorezervejo, elfosita, pli malgranda ol Baray
- Srei (kmere): virino/j
- Thom (kmere): grava, elstara
- Varman (kmere): brusta kiraso
- Wat (kmere, taje): (budha) templo, el la sanksrita: Vatthu
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle informoj ĉe angkorwat.org Arkivigite je 2016-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
- france informoj ĉe angkor.wat.online.fr
- esperante [video] Angkor : 300 jaroj da konstruado ĉe Tubaro