Pierre Loti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
De maldekstre al dekstre Yves, Chrysanthème kaj Pierre Loti (1885)
Pierre Loti (Henri Rousseau, 1891)
Pierre Loti, membro de la Franca Akademio (1892).

Pierre LOTI, realnome: Julien VIAUD (naskiĝis la 14-an de januaro 1850 en Rochefort-sur-Mer, mortis la 10-an de junio 1923 en Hendaye) estis franca verkisto.

Kiel oficiro de la mararmeo li vojaĝis tra ĉiuj oceanoj, kaj siajn spertojn li fiksis en siaj verkoj. Oftaj temoj en lia verkaro estas ekzotikaj lokoj kaj moroj, sed ankaŭ mortotimoj kaj pesimismo kontraŭ la evoluo de la moderna civilizacio.

Inter 1891/1892, li estis vicreĝo de la Insulo de la Fazanoj.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Aziyadé (romano, 1879)
  • Le roman d'un Spahi (romano, 1881)
  • Pêcheur d'Islande (romano, 1886)
  • Roman d'un enfant (romano, 1890)
  • Ramuntcho (romano, 1897)
  • Les derniers jours de Pékin (romano, 1901)
  • Les désenchantées (romano, 1906)