Doris Dowling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doris Dowling
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1923 (1923-05-15)
en Detrojto
Morto 18-an de junio 2004 (2004-06-18) (81-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Tombo tombejo Sankta Kruco en urbo Culver vd
Lingvoj anglaitala vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro unknown Dowling vd
Gefratoj Constance Dowling vd
Edz(in)o Artie Shaw • Robert F. Blumofe • Leonard B. Kaufman vd
Infanoj Jonathan Shaw vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1944– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Doris DOWLING (15a de Majo, 1923 – 18a de Junio, 2004) estis usona aktorino de kino, teatro kaj televido. Ŝi estis konata ĉefe pro la filmoj The Crimson Key (1946) kaj Riso amaro (1949). Krome ŝi konatiĝis pro la ludado kiel Irene Adams en My Living Doll (1964-1965) kaj aliaj televidaj aperoj kiel ĉe The Andy Griffith Show, Perry Mason, The Incredible Hulk.

Ŝi ekkarieris kiel korusjunulino en Broadvejo, kaj poste sekvis siajn pli aĝan fratinon Constance al Holivudo. Ŝia unua enlistigo en filmo estis pro la rolo de Gloria en la filmo de Ray Milland de 1945 nome The Lost Weekend. Ŝi poste aperis en The Blue Dahlia, en kiu stelulis Alan Ladd kaj Veronica Lake.[1] Dowling ludis la rolon de la edzino de Ladd sed ŝi estis pli alta ol Ladd, kiu devis stari sur plialtigilo en scenoj en kiuj ili kune staris; male ŝi aperas side aŭ kuŝe.

La laboro malabundis post la milito, kaj ŝi migris al Italio por revivigis sian karieron same kiel jam estis farinta ŝia fratino.[2] En Italio, Dowling stelulis en kelkaj laŭditaj filmoj, kiel Riso amaro. Ŝi aperis ankaŭ en la eŭropa produktaĵo de Orson Welles pri Othello en 1951, en kiu ŝi ludis la rolon de Bianca.[3] Reen en Usonon, ŝi revenis al kino en Running Target (1956)[3] kaj aperis ankaŭ en la filmo de 1977 nome The Car.[4]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1944 And Now Tomorrow kiel Maid of Honor nelistigita
  • 1945 Bring On the Girls kiel Junulino nelistigita
  • 1945 The Lost Weekend kiel Gloria
  • 1946 The Blue Dahlia kiel Helen Morrison
  • 1947 The Crimson Key kiel Margaret Loring
  • 1948 The Emperor Waltz kiel Tirolulino nelistigita
  • 1949 Riso amaro kiel Francesca
  • 1950 Sarumba kiel Hildita
  • 1950 Alina kiel Marie
  • 1950 Hearts at Sea kiel Doris
  • 1951 Othello kiel Bianca
  • 1956 Running Target kiel Smitty
  • 1958 Wink of an Eye kiel Myrna Duchane
  • 1958 The Party Crashers kiel Mrs. Hazel Webster
  • 1966 Birds Do It kiel Congresswoman Clanger
  • 1977 The Car kiel Bertha
  • 1981 Separate Ways kiel Rebecca Stevens

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Doris Dowling, 81, actress in 'Lost Weekend'". The Boston Globe. 22a de Junio, 2004. Alirita la 11an de Februaro, 2016.
  2. "Doris Dowling". The Gettysburg Times. Pennsylvania, Gettysburg. The Gettysburg Times. 22a de Junio, 2004. p. 2. Alirita la 10an de Februaro, 2016 – tra Newspapers.com
  3. 3,0 3,1 "Doris Dowling". The Telegraph. 22a de Junio, 2004. Alirita la 11an de Februaro, 2016.
  4. "Familiar Names Turn to Film". Santa Cruz Sentinel. California, Santa Cruz. Santa Cruz Sentinel. 12a de Aŭgusto, 1976. p. 25. Alirita la 10an de Februaro, 2016 – ĉe Newspapers.com


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Doris Dowling en la angla Vikipedio.