The Andy Griffith Show
Etoso
The Andy Griffith Show | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | The Andy Griffith Show |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | American television sitcom |
Aktoroj | Andy Griffith • Ron Howard • Don Knotts • Frances Bavier |
Amplekso | |
Sezonoj | 8 |
Epizodoj | 249 |
Elsendo | |
Elsendita | 3 okt. 1960 – 1 apr. 1968 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
The Andy Griffith Show [La Spektaklo de Andy Griffith] estas usona situacia komedio kiu elsendiĝis de CBS ekde oktobro 1960, ĝis aprilo 1968, kun totalo de 249 duonhoraj epizodoj dividitaj en ok sezonoj - 159 en nigrablankaj kaj 90 koloraj.
La spektaklon ĉefrolis Andy Griffith en la rolo de Andy Taylor, la vidva ŝerifo de Mayberry, Norda Karolino, fikcia komunumo de 2 mil homoj. Aliaj gravaj roluloj estis la naiva sed bonintenca helppolicisto Barney Fife (Don Knotts); la maljuna fraŭlino Onklino Bee (Frances Bavier), kaj la frumatura juna filo de Andy, Opie Taylor (Ron Howard). Ekscentraj urbanoj kaj temperamentaj koramikoj kompletigas la rolantaron.