Vicente Blasco Ibáñez
Vicente Blasco Ibáñez | ||
---|---|---|
Member of the Congress of Deputies | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-an de januaro 1867 en Valencio | |
Morto | 28-an de januaro 1928 (60-jara) en Menton | |
Tombo | Cementeri General de València [#] | |
Etno | Hispanoj [#] | |
Lingvoj | kataluna lingvo • hispana lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Hispanio [#] | |
Alma mater | Universitato de Valencio [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Infanoj | Sigfrido Blasco-Ibáñez • Libertad Blasco Ibáñez • Mario Blasco-Ibáñez Blasco • Julio César Blasco-Ibáñez Blasco [#] | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • politikisto • ĵurnalisto • filmreĝisoro • romanisto • scenaristo • advokato • poeto [#] | |
Aktiva en | Parizo • Madrido [#] | |
Aktiva dum | 1888– [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | Q929409 ❦ Q8343249 ❦ The Shack (1898 novel) ❦ Los cuatro jinetes del apocalipsis ❦ Sango kaj sablo ❦ Q1429230 [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Vicente BLASCO Ibáñez (la 29-an de januaro, 1867 – la 28-an de januaro, 1928) estis hispana realisma romanisto, verkisto de kinaj skriptoj kaj fojfoja filmreĝisoro.
Liaj plej konataj romanoj, precipe ekster Hispanujo, estas Sangre y arena (Sango kaj areno; tradukita kaj eldonita en esperanto kiel Sango kaj sablo) kaj Los cuatro jinetes del apocalipsis (La kvar rajdistoj de apokalipso). Kontraste, fakuloj pri literaturo preferas liajn privalenciajn romanojn kiel La barraca (La kamparkabano) kaj Cañas y barro (Kanoj kaj koto, materialo por kamparkabano).
Ĉar kelkaj el liaj romanoj, kiel La kvar rajdistoj de apokalipso, estis adaptitaj al holivuda kino, li estiĝis famulo, krom la popolareco de siaj romanoj. Pro tio li iĝis unu el la malmultaj verkistoj kiuj iĝis riĉulo inter literaturistoj en Hispanio siatempe. Li posedis feridomegon en la Lazura Marbordo de Francio. Krome li iĝis aktivulo en la politikaj etosoj de la respublikanismo hispania.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]