Amilozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amilozo estas la unu grava komponento de amelo. Ĝi estas kemie analoga al amilopektino, glikogeno, sed la proprecoj estas diversaj.

Amilozo konsistas el plurcent (300-1000) D-glukozoj kombiniĝintaj per alfa-1,4-ligo. La amiloza ĉeno ne disbranĉiĝas. Ĝi formas helican strukturon, stabiligitan per hidrogenaj ligoj.