Fray Luis de León

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fray Luis de León
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1526 (1526-11-30)
en Belmonte
Morto 23-an de aŭgusto 1591 (1591-08-23) (64-jaraĝa)
en Madrigal de las Altas Torres
Lingvoj hispanalatina
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Salamankohistoria universitato de Alkalao
Okupo
Okupo lingvisto • poeto • verkistotradukisto • universitata instruisto
vdr
Klasejo Fray Luis de León en la antikva konstruaĵo de la Universitato de Salamanko.

Fray Luis de León[1] (Belmonte, Cuenca, 15271528[2]Madrigal de las Altas Torres, Avilo, 23-a de aŭgusto[3] de 1591) estis poeto, humanisto kaj religiulo de la aŭgustenanoj hispana de la literatura salamanka skolo de la 16a jarcento.

Fray Luis de León estas unu de la plej gravaj verkistoj de la dua fazo de la Hispana Renesanco kun Francisco de Aldana, Alonso de Ercilla, Fernando de Herrera kaj San Juan de la Cruz. Lia verko formas parton de la literaturo de asketismo de la dua duono de la 16a jarcento kaj estas inspirita de la deziro de la animo por malproksimiĝi el ĉio tera (monda) por esti en situacio de atingi la kontakton kun Dio, identigita kun paco kaj kono. La moralaj kaj asketikaj temoj hegemonias en lia verko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis profesoro de la Universitato de Salamanko, tradukisto de klasikaj lingvoj kaj de la hebrea. Estis akuzita antaŭ la Inkvizicio, enkarcerigita kaj poste liberigita. Post jaroj de mallibero, kiam li revenis al sia klaso en la universitato famas, ke li ekis per "Kiel ni diris hieraŭ..."

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Kiel poeto li uzis la liron kiel strofo, sed same preferis la dekunusilaban verson por la tradukoj de poetoj kaj latinaj kaj grekaj, kiujn ĝenerale faris al ĉenitaj tercetoj aŭ okversa strofo. La idealoj de iliaj temoj estis harmonio, dolĉeco kaj trankvileco ene de la renesanca spirito.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kelkaj poemoj de Fray Luis de León aperas en la "Antologia Hispana Liriko" de Antonio Marco Botella, troveblaj en la reto en [1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La vorto Fray estas titolo por monaĥoj en la hispana lingvo, kun signifo frato; tiu titolo ĉiam aperas akompanante lian nomon en la hispana literaturo. Latinigita kiel F. Luyssi Legionensis kaj esperantigebla kiel Monaĥo Ludoviko de Leono.
  2. Cf. Antonio Ramajo Caño, «Prólogo» al Fray Luis de León, Poesía, Galaxia Gutenberg, Barcelona, 2006, pág. CXXIV («Cronología»).
  3. Aliaj aŭtoroj indikas daton de morto la 21an, la 24an aŭ la 25an; cf. ibídem, paĝo CXXVII.