Viaje del Parnaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kovrilpaĝo de la Viaje del Parnaso (1614).

Viaje del Parnaso (Veturo al Parnaso) estas rakonta verko en verso de Miguel de Cervantes publikigita en 1614 verkita en tercetoj kiuj rakontas la vojaĝon al la monto Parnaso fare de Cervantes kaj de la plej bonkvalitaj hispanaj poetoj por fari alegorian batalon kontraŭ la malbonkvalitaj poetoj.

Tiu verko sekvas la modelon de la Viaggio di Parnaso (1582),[1] de la itala poeto Cesare Caporali de Perugia, kiun Cervantes citas jam en la unua strofo de la verko.

La poemo, dediĉita al la juna kortegano don Rodrigo de Tapia y Alarcón, rakontas literaturan vojaĝon, tra realaj kaj mitaj geografioj, en kiu Miguel de Cervantes, rajde sur mulino, entreprenas la mision rekruti la plej bonkvalitajn hispanajn poetojn por fari batalon kontraŭ la malbonkvalitaj poetoj. Por tio li veturis el Madrido al Valencio, kie helpe de Merkuro, li arigas grupon de bonkvalitaj poetoj kaj enŝipiĝas almare per alegoria ŝipo, konstruita el versoj, kun destino al Parnaso, kie ili faros batalon kontraŭ la poetaĉoj kiuj klopodas konkeri ĝin. Dum la marveturo, el Kartaĥeno, li alvenas al Ĝenovo, Romo kaj Napolo kaj sukcesas trapasi la danĝeran markolon de Mesino, inter Skilo kaj Karibdo, diaĵoj trankviligeblaj proponante la buĉoferon de Antonio de Lofraso, unu de la enŝipigitaj poetoj. Finfine oni ne almarigas la timigitan poeton.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cesare Caporali, Viaggio in Parnaso (1582), en Opere poetiche, Venezia, 1609.