Kortesa Palaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kortesa Palaco
Congreso de los Diputados (España) 17.jpg
Situo
Geografia situo 40° 24′ 59″ N, 3° 41′ 48″ U (mapo)40.4164-3.696542Koordinatoj: 40° 24′ 59″ N, 3° 41′ 48″ U (mapo)
Situo de Kortesa Palaco
Map
Kortesa Palaco
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Fasado de la palaco, sidejo de la Deputitaro.

La Kortesa Palaco, (hispane Palacio de las Cortes), estas la sidejo de la Congreso de los Diputados (deputitataro) de Hispanio, kiu kuŝas ĉe la Carrera de San Jerónimo en Madrido, Hispanio. Temas pri novklasikisma konstruaĵo de la 19a jarcento. Tiam estis monaĥejo kaj fakte unuaj kunsidoj de 1834 okazis en ties preĝejo. La konstruo de la nova parlamentejo ekis en 1843 kaj inaŭguro okazis en 1850. Poste venis reformoj kaj ampleksigoj. La fasado montras portikon kun 6 grandajn kolonojn de korinta ordo, kiuj eltenas triangulan frontonon. Tiu granda pordego rezerviĝas por solenaj eventoj, dum ĉiutage oni uzas flankan enirejon. Flanke de la kolonaro deĵoras skulptaĵoj de du bronzaj leonoj; iam estis aliaj el malpli bona kvalito, kiuj estis anstataŭitaj de tiuj konstruitaj el bronzo fandita el kanonoj kaptitaj al la maŭroj en Maroko, 1860. La leonoj reprezentas klasikajn geheroojn, dum la popolo nomigas ilin foje Daoíz kaj Velarde pro du kapitanoj, martiroj de la insurekcio kontraŭ la francoj en 1808. En 2012 ekestis polemiko pri la kojonoj de la leonoj, ĉar tiuj mankas al unu el ili; tamen temas pri reprezento de heroino.