Julio Mangada Rosenörn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julio Mangada Rosenörn
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1877 (1877-06-30)
en Sankta Spirito
Morto 14-an de aprilo 1946 (1946-04-14) (68-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantistomilitisto
vdr

Julio MANGADA ROSENÖRN (naskiĝis la 30-an de junio 1877 en Sancti Spiritus, Kubo, tiam hispana kolonio, mortis la 16-an de aprilo 1946[1] en Meksiko) estis hispana militisto kaj esperantisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mangada fariĝis esperantisto en 1906 kaj tuj komencis propagandi Esperanton per framasona gazeto. En 1911 li estis kunfondinto de la gazeto Homaro, kiu publikigis en 1913 la politikan kaj religian deklaracion de L. L. Zamenhof pri Homaranismo. En 1916 li fondis la Zamenhofan Federacion kaj ĝian organon Hispana Esperantisto publikigitan ĝis 1923.

Li kunfondis kaj estis prezidanto dum multaj jaroj de Hispana Esperanto-Asocio. De 1928 ĝis 1930 Mangada publikigis Hispana Esperanto-Gazeto.

De 1912 Mangada gvidis multajn kursojn. Li reprezentis la hispanan registaron dum kvin Universalaj Kongresoj.

Mangada ludis gravan militistan kaj politikan rolon dum la Dua Hispana Respubliko kaj ĉe la komenco de la interna milito, kiam li gvidis kolonon defende al la respublikana registaro. Li estis konata kiel la popola generalo, kvankam vere atingis nur la rangon de kolonelo.

Mangada devis ekziliĝi post la fino de la milito kaj forpasis en Meksiko en 1946.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Praktika Esperanta Lernolibro por ĉiuj landoj, 1914
  • Helpanta temaro por ĉiuj landoj, por lernigi rapide Esperanton, 1925
  • Ferdinando la 6-a kaj Farinelli, 1925
  • Ávila, 1925
  • Pri Hispanujo kaj ĝiaj popolkantoj - Popolkantaro de Murcio
  • Versaĵaro, 1922
  • Esperanta Internacia moderna hispana Parnaso(diversaj poetoj), traduko. Hispana Esperanto-Bibliotheko, Madrid: 1927.
  • Du junaj fraŭlinoj kaj Korneliino, traduko de du noveloj de Miguel de Cervantes, 1927
  • Amelia kaj Marina (amatora poezio), 1934

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Praktika Esperanta Lernolibro por ĉiuj landoj

Citaĵo
 Rekomendinda al ĉiuj gvidantoj de unuaj Esperantaj kursoj. Ne tre ampleksa, tiu libreto tamen pritraktas grandan materialon el ĉiuj fakoj de la homa vivo. 
— Belga Esperantisto n069 (jul 1914)

Pri Esperanta Internacia moderna hispana Parnaso

El Moderna Hispana Parnaso, 1923
Citaĵo
 Malfermnnte la libreton oni unue trovas amoplenajn versaĵon kaj dediĉvortojn al Rafael de San Millán, mortinta poeto de la lingvoj kastila kaj Esperanto. Poste sekvas apud belaj kaj tre interesaj bildoj la tradukaĵoj de diversaŭtoraj versaĵoj seriozaj, melankoliaj, profundsentaj. Ne konante la naciajn lingvaĵojn oni nur povas supozi, ke la tradukinto kiel eble plej severe laŭis la originalan stilon, kiu kelkparte postulas profundan enpensiĝon por kompreno. Neplaĉantaĵoj troviĝas nur en kelkaj versfinaĵoj (pĝ. 9 kaj 11):
„Kun lupoj, rabbirdoj
kun la vent’ kaj akv. "
„Mortigi lin lupoj kaj lin manĝi agl'"
„Ĉar estas bonuloj
la patrin’ kaj patr'"
„akvsprucigilo“ verŝajne estas preseraro. Resume oni povas diri, ke ŝatanto de modernaj poeziaĵoj seriozaj certe ne bedaŭros la aĉeton de la bela, siaspece multvalora libreto. 
— Christine Siedl. Aŭstria Esperantisto n037 (nov 1927)

Pri Versaĵaro

Citaĵo
 Enhavas 14 versaĵojn de nia bonega pioniro hispana J . Mangada Rosenörn kies sperteco en verfarado estas konata de ĉiu esperantisto, kiu regule sekvas nian internacian literaturan movadon. 
— Belga Esperantisto n092-093 (okt-nov 1922)


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Niaj mortintoj 1939–1946, en: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 5.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.