Alonso Fernández de Avellaneda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alonso Fernández de Avellaneda
Persona informo
Naskonomo nekonata valoro
Naskiĝo 16-a jarcento
en Tordesillas
Morto 17-a jarcento
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Alia nomo Alonso Fernández de Avellaneda vd
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alonso Fernández de Avellaneda estas la plumnomo de la nekonata aŭtoro de plagiatita versio de la verko Don Kiĥoto, kiu estis publikita en Taragono en la jaro 1614, kun la titolo Dua libro de Don Kiĥoto el Manĉo). Ankoraŭ lia vera identeco estas nesciata.

Post la publikigo de la unua parto de la verko de Miguel de Cervantes en 1605, kiu ĝuis nekontesteblan popolan sukceson, ekzistis diversaj provoj plagiati ĝin, fare de nekonataj aŭtoroj. En 1614 aperas en Taragono la plej longa kaj grava, sub la nomo de Alonso Fernández de Avellaneda.

Ĝi spronis la publikigon dum la sekva jaro de la dua parto verkita de Cervantes, kiu eĉ mencias la plagiaton.

Ekzistas tre diversaj hipotezoj pri la aŭtoro. Unu el la plej citataj estas la nomo de Jerónimo de Pasamonte, soldato kaj verkisto, granda amiko de Lope de Vega. Tiu ĉi lasta, kiu estis konata malamiko kaj rivalo de Cervantes, estis mem foje akuzita de la redaktado se ne de la tuta verko, almenaŭ de la prologo. Alia citato estas iu pastro de Avellaneda.

La verko estas ankoraŭ foje eldonata, kvankam estas agnoskata la malpli granda kvalito kompare kun la origina verko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]