Rinconete y Cortadillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Rinconete y Cortadillo (F. Coullaut-Valera, 1960). Detalo de la monumento al Cervantes en la Placo Hispanio de Madrido.

Rinconete y Cortadillo (aŭ Novelo de Rinconete kaj Cortadillo),[1] verko de Miguel de Cervantes, estas unu de la dekdu noveloj inkluditaj en la kolekto Novelas ejemplares, publikigitaj en 1613. Oni scias, ke ekzistis versio el tiu jam en 1604, ĉar rolulo de la Unua Parto de Don Quijote (ĉapitro 47a) posedas manuskripton de la verko.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Du junuloj, nome Pedro del Rincón kaj Diego Cortado, forlasas la gepatrajn hejmojn, interkonatiĝas kaj amikiĝas en gastejo survoje el Toledo al Kordovo. Senplane, ili decidis akompani veturantojn al Sevilo. Tie ili trafas la etoson de la krima submondo, kaj klopodas partopreni en ĝi. Sed devige ili devas prezentiĝi antaŭ Monipodio, estro de sindikato de ŝtelistoj. Ili loĝas ĉe lia granda domo, ŝanĝas siajn nomojn kaj formas parton de tiu pitoreska asocio de krimuloj.

Realo[redakti | redakti fonton]

La etoso de tiu verko estas inspirita el la reala ekzisto de granda loĝantaro de krimuloj en la tiama Sevilo, allogitaj de la trafiko de la ŝipoj al Ameriko, kiuj devide devis eliri el tiu urbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Rinconete y Cortadillo en la Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes». [1] Konsultita la 22an de Aŭgusto 2018.