El coloquio de los perros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

El coloquio de los perros (La dialogo de la hundoj, titolo laŭ kiu la verko estas plej konata, kvankam fakte la vera titolo estas Novela, y coloquio, que pasó entre Cipión y Berganza, perros del Hospital de la Resurrección, que está en la ciudad de Valladolid, fuera de la puerta del Campo, a quien comúnmente llaman "Los perros de Mahudes") estas unu de la Ekzemplaj noveloj de Miguel de Cervantes.

La konsidero de tiu verko kiel sendependa novelo ene de la Ekzemplaj noveloj estas problemiga, ĉar la Coloquio estas fakte teksto kiun unu de la roluloj de la antaŭa novelo, nome El casamiento engañoso, legigas al amiko. Tiele iel ambaŭ noveloj formas ununuran unuon.

La verko surscenigas la paroladon inter du hundoj, nome Cipión kaj Berganza, kiu gardas la menciitan Malsanulejon de la Resurekcio de Valladolid, kiu estis kie nun troviĝas la Domo Mantilla. Konstatinte, ke ili akiris la parolkapablon dumnokte, Berganza decidis rakonti al Cipión siajn spertojn ĉe diversaj posedantoj, tra lokoj kiel Sevilla, Montilla (Kordovo) kaj Granada, ĝis alveni al Valladolid.

La rakonto de Berganza estas konstruita laŭ la bazaj strukturaj principoj de la pikareska romano (veturado, servo al diversaj dungintoj ktp.). Pere de la kontrasto de la komentoj de la alia hundo, nome Cipión, Cervantes pridemandas kelkajn de la principoj kaj la teknikoj de la pikareska romano, samtempe kun meditado pri la rilatoj inter literaturo, vereco kaj realo.