Antonio Rodríguez-Moñino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rodríguez-Moñino, Antonio)
Jump to navigation Jump to search
Antonio Rodríguez-Moñino
Personaj informoj
Naskonomo Antonio R. Rodríguez-Moñino
Naskiĝo 14-an de marto 1910 (1910-03-14)
en Calzadilla de los Barros
Morto 30-an de novembro 1969 (1969-11-30) (59-jara)
en Madrido
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Profesio verkisto, bibliografo, filologo
Lingvoj hispana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Antonio Rodríguez-Moñino (Calzadilla de los Barros, Provinco Badajoz, 14a de marto 1910 - Madrido, 1970) estis hispana saĝulo, bibliografo kaj filologo.

Li komencis labori kolektante informojn pri gravuloj kaj verkistoj de la regiono Ekstremaduro. Poste li partoprenis en la plej altaj niveloj de la kultura etoso en Madrido. Kvankam li kunlaboris kun la registaro de la Dua Hispana Respubliko por protekti la ŝtatajn havaĵojn en bibliografio kaj moneroj, post la Hispana Enlanda Milito, li ne ekziliĝis kiel aliaj samuloj kaj suferis persekuton fare de la reĝimo de la frankismo kaj estis senigita de sia profesoreco. Tamen li sekvis sian laboron por eldonado kaj esplorado dum sia tuta vivo.