Antonio Rodríguez-Moñino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Rodríguez-Moñino
Persona informo
Naskonomo Antonio R. Rodríguez-Moñino
Naskiĝo 14-an de marto 1910 (1910-03-14)
en Calzadilla de los Barros
Morto 30-an de novembro 1969 (1969-11-30) (59-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Profesio
Okupo verkisto • bibliografo • filologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio Rodríguez-Moñino (Calzadilla de los Barros, Provinco Badajoz, 14a de marto 1910 - Madrido, 1970) estis hispana saĝulo, bibliografo kaj filologo.

Li komencis labori kolektante informojn pri gravuloj kaj verkistoj de la regiono Ekstremaduro. Poste li partoprenis en la plej altaj niveloj de la kultura etoso en Madrido. Kvankam li kunlaboris kun la registaro de la Dua Hispana Respubliko por protekti la ŝtatajn havaĵojn en bibliografio kaj moneroj, post la Hispana Enlanda Milito, li ne ekziliĝis kiel aliaj samuloj kaj suferis persekuton fare de la reĝimo de la frankismo kaj estis senigita de sia profesoreco. Tamen li sekvis sian laboron por eldonado kaj esplorado dum sia tuta vivo.