Petro de Aspelto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro de Aspelto
Luksemburga episkopo de Bazelo kaj ĉefepiskopo de Majenco inter 1306 ĝis sia morto. Sub lia regado, Majenco atingis la pinaklon de ĝia povo.[1]
Luksemburga episkopo de Bazelo kaj ĉefepiskopo de Majenco inter 1306 ĝis sia morto. Sub lia regado, Majenco atingis la pinaklon de ĝia povo.[1]
Persona informo
Naskiĝo 1240
en Aspelto, LuksemburgoTreviro,  Sankta Romia Imperio
Morto 5-a de junio 1320
en Majenco,  Sankta Romia Imperio
Tombo Katedralo de Majenco vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioLuksemburgo vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Padovo
Universitato de Parizo
Profesio
Okupo kuracisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Ĉefepiskopo de Majenco
Dum 1306–1320
Antaŭulo Gerhard II. von Eppstein
Sekvanto Matthias von Buchegg
Princepiskopo de Bazelo
Dum 1297–1306
Antaŭulo Peter I. Reich von Reichenstein
Sekvanto Otto von Grandson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petro de Aspelto (1240-1320), ankaŭ konata kiel "Petro de Bazelo" aŭ "Petro de Majenco" estis kuracisto, episkopo, unu el la plej influaj politikaj figuroj de sia epoko kaj fondinto de la Kartuziana monaĥejo de Sankta Mikaelo, en Majenco. Li estis kapelano kaj persona kuracisto de Rudolfo la 1-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas ke Petro de Aspelto naskiĝis en samnoma vilaĝo en la Graflando Luksemburgo ĉirkaŭ 50 km okcidente de Treviro. Lia patro Gerhard laboris kiel servisto en la "Imperia Abatejo de Sankta Maksimino", en Treviro. Petro vizitadis la lernejon de Treviro, kaj pli malfrue li daŭrigis siajn studojn pri teologio kaj filozofio, samkiel juro kaj medicino en la Universitatoj de Padovo, Bolonjo kaj Parizo.

Petro de Aspelto ne estis el nobela deveno kaj tial li ne estis inkludita en la katedralo-preĝejo de Treviro. En 1289, li eniris serve de la reĝo Venceslao la 2-a el Bohemio, kiel lia kanceliero kaj protonotario, kiun li servis inter 1296 kaj 1305. En 1304 li estis kaptita en tiu posteno de Alberto la 1-a (1255-1308) el Aŭstrio. En 1280, li iĝis pastro en Riolo kaj Birtlingen. En 1286, li ricevis prebendon en la Preĝejo de Sankta Marteno, en Bingen sur la Rejno, kiu estis aneksita al la kanonikejo el la Katedralo de Majenco.

En la sama jaro, li estis indikita kiel kapelano kaj persona kuracisto de Rudolfo la 1-a el Habsburgo, germana reĝo de la romanoj ekde 1273. Pli malfrue Petro de Aspelto iĝus oponanto de la Habsburgoj. Tiuepoke, la ĉefepiskopeco de Majenco havis fortajn ligilojn kun la reĝlando de Bohemio. Ne nur Bohemio estis parto de la eklezia provinco de Majenco, sed krom tio, Zigfredo la 2-a el Eppstein (1200-1230), ĉefepiskopo de Majenco, estis ricevinta en 1228 la rajton kroni la reĝon de Bohemio - iu rajto retenita de Majenco ĝis 1343.

Tiamaniere ke, post esti rifuzita kuniĝi al la kapitulo de la katedralo el la Ĉefepiskopeco de Treviro, Petro eniris serve de la Bohema reĝo Venceslao la 2-a, en 1289, servante lin kiel protonotario kaj kiel kanceliero ekde 1296. En marto 1297, Petro estis indikita kiel Episkopo de Bazelo de la papo Bonifaco la 8-a.

Li restis en tiu posteno ĝis 1306, kiam li iĝis Ĉefepiskopo de Majenco de la papo Klemento la 5-a, sukcedante al Gerardo la 2-a el Eppstein (1230-1305) kiu mortis en la antaŭa jaro. La Ĉefepiskopo de Majenco ne nur estis influa eklezia homo, kiel Princo-elektisto de Majenco kaj arkikanceliero de la Imperio. Li ankaŭ estis unu el la plej povaj sekularaj homoj en la tuta Sankta Romia Imperio. Sub Petro de Aspelto Majenco atingis la pinaklon de ĝia povo.

Petro ne nur apogis Balduenon de Luksemburgo, frato de Henriko la 7-a, Grafo de Luksemburgo, en lia elekto kiel Ĉefepiskopo-elektisto de Treviro, sed ankaŭ instigis la elekton de Henriko la 7-a kiel germana reĝo de la romanoj. Henriko estis elektita per ses balotiloj en Frankfurto, en la 27-a de novembro 1308. Li estis kronita estro de la Sankta Romia Imperio sub la titolo de Henriko la 7-a en 1312, sed li mortis en aŭgusto de la sekvanta jaro en Italio.

En 1310, konfronto kun la Templana Ordeno devigis la prenon de protekto-linion kontraŭ ili. Petro administris la Graflandon de Luksemburgo kaj la Boheman Reĝlandon dum la neplenaĝeco de Johano de Luksemburgo, filo de Henriko, poste ankaŭ konata kiel Johano la Blinda, al kiu li helpis iĝi Reĝo de Bohemio, kroninte lin en la 7-a de februaro 1311. Tamen, post la morto de la Sankta Romia Imperiestro, Henriko la 7-a, en 1313, la Luksemburga partio preterlasis la filon de Henriko, Johano de Bohemio, pro lia neplenaĝeco, kaj elektis Ludovikon la Bavaron el la Domo de la Vitelsbaĥoj, rivalo de Frederiko la Bela (1289-1330).

Ludoviko estis elektita en oktobro 1314 per instigo de Petro de Aspelto per kvin el la sep balotiloj. Tiam, Ludoviko estis rapide kronita reĝo de la romanoj far Petro de Aspelto en Aachen, dum Frederiko estis kronita en Bonno de la Princo-elektisto el Kolonjo. Sanganta konflikto eksplodis inter la du reĝoj, kiu daŭris dum jaroj, dum la papo Johano la 22-a provis resti neŭtrala en la unuaj jaroj.

Finfine, Frederiko estis decide malvenkita en la "Batalo de Mühldorf" en la 28-a de septembro 1322. Matthias von Buchegg (mortis 1328) sukcedis al Petro de Aspelto kiel ĉefepiskopo de Majenco, en 1321. En sia testamento, datita en la 25-a de aŭgusto 1319, Petro de Aspelto, Ĉefepiskopo de Majenco, heredigis propraĵojn al la membroj de sia vasta familio, inter ili Johano el Treviro, kanoniko en Majenco, al kiu li vokas "nepoti nostro" (nia nevo). Petro de Aspelto estis sepultita en la Katedralo de Majenco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]