Listo de regantoj de Hungario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La prezidanto de la hungara respubliko estas la ĉefo de la ŝtato.

Aŭtoritatoj[redakti | redakti fonton]

Laŭleĝe, la prezidanto devas kaj rajtas:

  • Reprezentas la hungaran ŝtaton,
  • Eniras internaciajn interkonsentojn nome de Hungario,
  • Konfidas kaj ricevas ambasadorojn kaj ambasadostabojn,
  • Starigas la balotadojn
  • Povas verki proponon al la parlamento por agado,
  • Povas iniciati referendumon,
  • Povas donaci honortitolojn,
  • Ekzercas la rajton de amnestio (individua pardono),
  • Decidas pri civitanecaj aferoj,
  • Estas la ĉefkomandanto de la armitaj fortoj,
  • Estas la Prezidanto de la Asembleo pri Sankta Krono
  • Nomumas la estrojn de diversaj ŝtatentreprenoj
  • Povas resendi leĝojn al parlamento por rentraktado

Listo de postenantoj[redakti | redakti fonton]

La sekvonta tabelo enhavas ĉiun estron (reĝojn, ŝtatestrojn) de Hungario ekde Árpád.

Hungara reĝlando (1000–1918)[redakti | redakti fonton]

Ĝis jaro 1000: Grandprinco, tribestro

Ekde jaro 1001: "Apostola reĝo" de Hungario. (Ekde 1102 aldone ankaŭ: Reĝo de Kroatio.)

Dinastio Reganto Periodo Rimarkoj
Árpád Árpád 896-907 fondinto, gvidis la madjarojn en la Karpat-basenon
Árpád Zoltán 907-946 Zsolt?
ne dinastia? Vál 946-952 Fajsz?
Árpád Taksony 952-972 eble 947-
Árpád Géza 972-997
Árpád Stefano la 1-a, Sankta Stefano, Szent István 997-1038 unua reĝo de Hungario (pagana nomo Vajk)
Dinastio Reganto Periodo Rimarkoj
dinastia batalo 1038-1046
ne dinastia Petro Orseolo 1038-1041, 1044-1046
ne dinastia Samuel Aba 1041-1044
Vatha pagano 1046-1047 ?
Dinastio Reganto Hungara nomo Periodo Rimarkoj
Árpád Andreo la 1-a I. Endre, I. András 1047-1061 la dinastio de Árpád restarigita
Árpád Béla la 1-a I. Béla 1061-1063
Árpád Salomono la 1-a Salamon 1063-1074
Árpád Géza la 1-a I. Géza 1074-1077
Árpád Ladislao la 1-a, Sankta Ladislao I. László, Szent László 1077-1095
Árpád Kolomano Kálmán 1095-1114 Reĝo de Hungario, Kroatio, Slavonio kaj Dalmatio. Ekde Kolomano, Hungario estis en persona unio kun Kroatio kaj Dalmatio, kiu daŭris (kun kelkaj interrompoj) proksimume 800 jarojn, ĝis la disfalo de la habsburga imperio en 1918.
Árpád Stefano la 2-a II. István 1114-1131
Árpád Béla 2-a II. Béla 1131-1141 blinda Béla
Árpád Géza la 2-a II. Géza 1141-1161
Árpád Stefano la 3-a III. István 1161-1162
Árpád Ladislao la 2-a II. László 1162-1163
Árpád Stefano la 4-a IV. István 1163
Árpád Stefano la 3-a III. István 1163-1172 duan fojon
Árpád Béla la 3-a III. Béla 1172-1196
Árpád Emeriko Imre 1196-1204
Árpád Ladislao la 3-a III. László 1204-1205
Árpád Andreo la 2-a II. András 1205-1235
Árpád Béla la 4-a IV. Béla 1235-1270 Mongola invado en 1242
Árpád Stefano la 5-a V. István 1270-1272
Árpád Ladislao la 4-a IV. László 1272-1290 kumana Ladislao
Árpád Andreo la 3-a III. András 1290-1301 lasta ano de la dinastio Árpád
Dinastio Reganto Hungara nomo Periodo Rimarkoj
Přemysl Ladislao la 5-a V. László, Vencel 1301-1306 Reĝo Venceslao la 3-a de Bohemio, elektita al hungara reĝo kun la nomo Ladislao la 5-a
Wittelsbach Béla la 5-a V. Béla 1305-1308 Duko Otto la 3-a de Malsupra Bavario, iĝis hungara reĝo kun la nomo Béla la 5-a
Anĵuo Karolo la 1-a Károly Róbert 1308-1342 Fondinto de la Anĵua dinastio, nomata en la hungara „Károly Róbert”
Anĵuo Ludoviko la 1-a, Ludoviko la Granda I. Lajos, Nagy Lajos 1342-1382
Anĵuo Maria Mária 1382-1395 Ŝi edziniĝis en 1385 al Sigismondo.
Anĵuo Karolo la 2-a II. Károly 1385-1386 ankaŭ reĝo de Napolo kiel Karolo la 3-a, li estis oponanto de Maria
Luksemburgo Sigismondo de Luksemburgo Zsigmond 1387-1437 ankaŭ reĝo de Bohemio kaj Imperiestro de la Sankta Romia imperio
Habsburgo Albreĥto, Alberto Albert 1437-1439 Imperiestro Albreĥto la 2-a de la Sankta Romia Imperio
Dinastio Reganto Hungara nomo Periodo Rimarkoj
Interregno titolo disputita inter Ulászló la 1-a kaj László la 5-a
Jagelonoj Vladislao la 1-a I. Ulászló 1440-1444 Ankaŭ reĝo de Pollando, kun la nomo Ladislao la 3-a
Habsburgo Ladislao la 5-a, la "Postmorta" V. Poszthumusz László 1444-1457 ankaŭ reĝo de Bohemio
nedinastia Matiaso la 1-a, Matiaso la justa, Matthias Corvinus Hunyadi Mátyás, Igazságos Mátyás 1458-1490
Jagelonoj Vladislao la 2-a II. Ulászló 1490-1516 „Dobzse László”
Jagelonoj Ludoviko la 2-a de Hungario kaj Bohemio II. Lajos 1516-1526 pereis en la Batalo de Mohács
Dinastio Reganto Hungara nomo Periodo Rimarkoj
Interna milito (1527-1538) inter rivalaj reĝoj: imperiestro Ferdinando kaj Johano Zapolya, ambaŭ nomataj reĝo de Hungario. Otomana invado - Hungario dispartigita en 3 partojn: la Habsburga parto situis en la nordo kaj okcidento, la Otomana parto en la mezo de la lando kaj la Otomana satelito Transilvanio en oriento post 1562 (vidu: Listo de regantoj de Transilvanio).

Zápolya Johano la 1-a Zápolya János 1526-1540 Elektita reĝo de la hungaraj nobeloj. Ekde 1538 reĝo nur en la orienta parto de la reĝlando; rivala reĝo: Ferdinando. Otomana invado, Sulejmano la 1-a. (Zápolya skribita ankaŭ Szapolyai.)
Zápolya Izabela Izabela 1556-1559 Post la morto de ŝia edzo Johano Zápolya la areoj estis kontrolitaj de hungaraj nobeloj sub la gvido de Fráter György), ĝis ili revokis ŝin kun la knabo (Johano la 2-a Sigismondo) kiel reĝinon.
Zápolya Johano la 2-a Sigismondo Szapolyai János Zsigmond 1540-1571 Reĝo de Hungario kaj princo de Transilvanio
Regantoj de la Habsburga parto en la nordo kaj okcidento.
Habsburgo Ferdinando la 1-a I. Ferdinánd 1526-1564 1526 otomana invado de Hungario. De 1538 ĝis 1540 reĝo nur en la okcidenta parto de la reĝlando; rivala reĝo: Johano Zápolya
Habsburgo Maksimiliano la 2-a II. Miksa 1564-1576
Habsburgo Rudolfo la 2-a II. Rudolf 1576-1608
Habsburgo Matiaso la 2-a II. Mátyás 1608-1619 Matiaso la 1-a de la Sankta Romia Imperio
Habsburgo Ferdinando la 2-a II. Ferdinánd 1619-1637 Rivala reĝo: Gabrielo Bethlen
Habsburgo Ferdinando la 3-a III. Ferdinánd 1637-1657
Habsburgo Ferdinando la 4-a IV. Ferdinánd 1647-1654 Kronita kiel reĝo jam en 1647 dum regado de Ferdinando la 3-a, sed mortis jam antaŭ tiu, do neniam iĝis vere reĝo.
Habsburgo Leopoldo la 1-a I. Lipót 1657-1705 Rivala reĝo en "Supra Hungarujo": Emeriko Thököly (1682–1685)
Longtempaj hungaraj liberecbataloj kontraŭ la turkoj. La Habsburgoj komencas setligon de serboj (1690) kaj germanoj (1682-1699) en suda Hungario.
Habsburgo Jozefo la 1-a I. József 1687-1711 Rivala reĝo: Francisko Rákóczy la 2-a (1705–1711)
Rákóczy Francisko Rákóczy la 2-a II. Rákóczy Ferenc 1704-1711 Nepo de Georgo la 2-a. Ribelis kontraŭ Habsburgo. Estro de la liberecbataloj (1703-1711) kaj elektita Gvidanta Princo de Transilvanio
Habsburgo Karolo la 3-a III. Károly 1711-1740
Amasa setlado de germanoj en Hungario (1720-1800)
Habsburgo Maria Teresia Mária Terézia 1740-1780
Habsburgo Jozefo la 2-a II. József 1780-1790
Habsburgo Leopoldo la 2-a II. Lipót 1790-1792
Habsburgo Francisko la 2-a I. Ferenc 1792-1835
Habsburgo Ferdinando la 5-a V. Ferdinánd 1835-1848
La Hungara Respubliko (14-a de aprilo – la 13-a de aŭgusto 1849) estis proklamita, kun Lajos Kossuth kiel guberniestra prezidento. La kroatoj batalos por la aŭtonomia registaro kaj sendependiĝon de Hungario. En 1849, la Habsburgoj per la helpo de rusaj trupoj okupas la landon kaj restarigas sian aŭtoritaton.
Habsburgo Francisko Jozefo la 1-a I. Ferenc József 2-a de decembro 1848 - 21-a de novembro 1916  
Habsburgo Karolo la 4-a IV. Károly 21-a de novembro 191613-a de novembro 1918  

Unua respubliko (1918-1919)[redakti | redakti fonton]

Dinastio Nomo Periodo Rimarkoj
Hungario deklaras tutan sendependiĝon de Aŭstrio la 17-an de oktobro 1918 kaj establas la Duan Respublikon
demokrato Mihály Károlyi 16-a de novembro 1918- 21-a de marto 1919 grafo  

Hungara Sovetrespubliko (1919)[redakti | redakti fonton]

Dinastio Nomo Periodo Rimarkoj
Komunisto Sándor Garbai 21-a de marto1-a de aŭgusto 1919 Rumanio invadis Hungarion.
Socialdemokrato Gyula Peidl 1-a de aŭgusto6-a de aŭgusto 1919 ĉefministro
Ĉefduko Jozefo 6-a de aŭgusto23-a de oktobro 1919 Regento
Kristana István Friedrich 7-a de aŭgusto24-a de novembro 1919 de la 7-a ĝis la 15-a de aŭgusto provizore komisiita (ministroprezidento)
Kristana Károly Huszár 24-a de novembro 1919 - 1-a de marto 1920 ĉefministro

Hungara reĝlando (1920-1946)[redakti | redakti fonton]

Dinastio Nomo Periodo Rimarkoj
Monarĥio restarigita
"Guberniestro" Miklós Horthy 1-a de marto 1920 - 3-a de novembro 1944 abdikigis lin germanoj
pro-Nazio Ferenc Szálasi 4-a de novembro 1944 - 28-a de marto 1945 Germanio okupis en 1944 Hungarion.
anti-nazia registaro en oponado ĝis marto 1945 Béla Zsedényi 21-a de decembro 1944 - 2-a de februaro 1946 Rusio okupis en 1945 Hungarion.

Dua Hungara Respubliko (1946-1949)[redakti | redakti fonton]

Dinastio Nomo Periodo Rimarkoj
Tria Hungara Respubliko
Etbienulo Zoltán Tildy 2-a de februaro 1946 - 2-a de aŭgusto 1948 prezidento de la respubliko
Komunisto Árpád Szakasits 2-a de aŭgusto 1948- 10-a de majo 1950 prezidento de la respubliko, abdikigis lin komunistoj, esperantisto

Hungara Popolrespubliko (1949–1989)[redakti | redakti fonton]

Dinastio Nomo Periodo Rimarkoj
Hungara Popolrespubliko (Prezidantoj de la Prezida Konsilantaro)
Komunisto Sándor Rónai 10-a de majo 1950 - 14-a de aŭgusto 1952  
Komunisto István Dobi 14-a de aŭgusto 1952- 14-a de aprilo 1967 Hungaria revolucio de 1956
Komunisto Pál Losonczi 14-a de aprilo 1967 - 25-a de junio 1987  
Komunisto Károly Németh 25-a de junio 1987 - 29-a de junio 1988  
Komunisto Brunó Straub F. 29-a de junio 1988 - 18-a de oktobro 1989  

Tria Hungara Respubliko (1989–nun)[redakti | redakti fonton]

Dinastio Nomo Periodo Rimarkoj
4-a Hungara Respubliko (Prezidentoj de la Respubliko)
Komunisto Mátyás Szűrös 18-a de oktobro 1989 - 2-a de majo 1990 provizora prezidento
Demokrato Árpád Göncz 2-a de majo 1990 - 4-a de aŭgusto 2000  
senpartiulo Ferenc Mádl 4-a de aŭgusto 2000-4-a de augusto 2005  
senpartiulo László Sólyom 5-a de aŭgusto 2005 - 5-a de aŭgusto 2010  
Fidesz Pál Schmitt 5-a de aŭgusto 2010 - 2-a de aprilo 2012  
Fidesz János Áder 10-a de majo 2012 -  

Ĝenerala Sekratario de la Hungara Komunista (Laborista ks.) Partio , 1945-1989[redakti | redakti fonton]

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]