Izabela Jogajlido
Izabela Jogajlido | ||
---|---|---|
Reĝino de Hungario (progeedza) | ||
![]() Portreto de Izabela Jogajlido,
de Lucas Cranach la Juna (ĉ. 1565) |
||
Regado | 1539–1540 | |
Kronado | 23-a de februaro 1539 en Székesfehérvár, Hungario |
|
Persona informo | ||
Plena nomo | pole Izabela Jagiellonka hungare Izabella királyné |
|
Naskiĝo | 18-an de januaro 1519 en Krakovo, Pollando |
|
Morto | 15-an de septembro 1559 (40-jara) en Alba Iulia, Transilvanio |
|
Tombo | Katedralo Sankta Mikaelo, Alba Iulia | |
Religio | Romkatolikismo | |
Familio | ||
Dinastio | Jogajlidoj (denaske) Zápolya (progeedze) |
|
Patro | Sigismondo la 1-a de Pollando-Litovio | |
Patrino | Bona Sforza | |
Gefratoj | Katharina, Countess of Montfort • Sophia Jagiellon, Duchess of Brunswick-Lüneburg • Katarina Jogajlido • Anna Jogajlido • Regina Szafraniec • Anna Jagiellon • Hedwig Jagiellon, Electress of Brandenburg • John Jagiellon • Wojciech Olbracht • Sigismondo la 2-a [#] | |
Edzo |
Johano la 1-a de Hungario |
|
Idoj | Johano la 2-a de Hungario | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Izabela Jogajlido (naskiĝis 1519 en Krakovo; mortis la 15-an de septembro 1559 en Gyulafehérvár / Alba Iulia) estis reĝino hungara, edzino de reĝo Johano la 1-a kaj filino de Sigismondo la 1-a de Pollando-Litovio, patrino de Johano la 2-a.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Izabela edziniĝis al reĝo János Szapolyai (Johano la 1-a) en 1539 kaj post lia morto ŝi regis kune kun Georgo Fráter, Péter Petrovics kaj Bálint Török. En 1541 post okupado de fortikaĵo de Buda de Sulejmano la 1-a Izabela translokiĝis en Lippan, poste en Gyulafehérváron. En aŭgusto 1551 Georgo Fráter eksigis ŝin al favore de imperiestro Ferdinando la 1-a kaj Izabela iris al Pollando, sed la magnatoj senkontentaj post la morto de Georgo Fráter, revenigis ŝin en 1556. La 22-an de oktobro ŝi enmarŝis en Koloĵvaron kaj transprenis la regadon je la nomo de János Zsigmond (Johano la 2-a). Transilvanio estinta sub turka patronado tiel plene disiĝis de Hungarujo.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar Életrajzi Lexikon