Karolo la 2-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karolo la 2-a
Blazono de Karolo la 2-a

Karolo la 2-a estis hungara reĝo kaj kiel Karolo la 3-a estis reĝo en Napolo kaj Sicilio. Li havis la epiteton "malgranda", dume en Italio "pacema". Li apartenis al la dinastio Anĵuo-Durazzo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia naskiĝdato estas necerta (eble 1354), sed en Napolo li naskiĝis. Kiel junulo, li edukiĝis en Hungara reĝlando en korto de Ludoviko la 1-a (Hungario). En 1371 li ricevis la postenon banuso. En 1381 Karolo iĝis reĝo de Napolo kaj Sicilio, sed poste li havis grandan konflikton kun la eklezio, tial li rifuĝis al Hungario. Karolo ĵuris, ke li ne aspiras la hungaran reĝecon, tamen en 1385 li profitis la lokajn konfliktojn kaj akiris la hungaran tronon de Maria. En la sekva jaro atenco okazis kontraŭ li kaj Karolo grave vundiĝis. Poste oni metis lin en malliberejon, kie li preskaŭ tuj mortis en Visegrád. Li postlasis edzinon kaj 3 gefilojn.

La mallonga regado postlasis nenion en la hungara historio. Nur la detalaj historiaj libroj mencias lin.

Antaŭe: Reĝo de Napolo Poste: Image-Blason Sicile Péninsulaire.svg
Johana la 1-a 13821386 Ladislao
Antaŭe: Princo de Aĥeo Poste: Armoiries Achaïe.svg
Jacques des Baux 13831386 Pedro Bordo de San Superano
Antaŭe: Reĝo de Hungario kaj Kroatio Poste: Hungary Arms.svg
Maria 13851386 Sigismondo la 1-a