Saltu al enhavo

János Áder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Áder
Persona informo
Áder János
Naskiĝo 9-an de majo 1959 (1959-05-09) (65-jaraĝa)
en Csorna
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - juroscienco (1978–1983)
Révai Miklós Gimnázium (en) Traduki (–1977) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Fidesz (1988–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Anita Herczegh (1984–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 4
Parencoj Géza Herczegh (bopatro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo advokato
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BudapeŝtoStrasburgoBruselo vd
Prezidanto de Hungario
Dum 10-a de majo 2012
Antaŭulo Pál Schmitt
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Áder [jAnoŝ Ader], laŭ hungarlingve kutima nomordo Áder János estas hungara politikisto, juristo, prezidanto, parlamentano, parlamentestro. Lia edzino estas Anita Herczegh.

János Áder [1] naskiĝis la 9-an de majo 1959 en Csorna.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

János Áder frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, gimnazion en Győr, poste li estis soldato en Kalocsa. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1983. Dum la studentaj jaroj en la kolegio li konatiĝis kun László Kövér, Viktor Orbán kaj Anita Herczegh. Post siaj studoj li laboris en Budapeŝto en la municipa administrado, poste en akademia sociologia instituto, dume li akiris advokatan diplomon. Li edziĝis en 1984, baldaŭe li havis 4 gefilojn. En 1988 li partoprenis en fondo de nekomunista partio Fidesz. Inter 1990 kaj 2010 li estis parlamenta deputito, kie li estis 2 jarojn subparlamentestro, poste ĝis 2002 parlamentestro. Inter 20092014 li estis membro de Eŭropa parlamento. En 2012 li estis elektita prezidanto de Hungario.