Saltu al enhavo

Schleiden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situomapo de Schleiden en Kreis Euskirchen, Nordrhein-Westfalen, Germanio.   akcentita komunumo   aliaj komunumoj en administra kunumunaro   aliaj komunumoj en sama distrikto   aliaj distriktoj en sama federacia lando administra centro de kunumunaro   ŝtatoj krom Germanio   aliaj federaciaj landoj de Germanio   lagoj kaj maroj   riveroj kaj marbordoj Vidu ankaŭ: Projekt Landkreiskarten (germane)Ne konfuzenda

Ne konfuzenda kun Schleiden (Aldenhoven) kiu situas pli ol 50 kilometrojn pli norde, nordokcidente de Aachen.

Schleiden
Blazono
Schleiden (Germanio)
Schleiden (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Kolonjo
Distrikto Distrikto Euskirchen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02445
Poŝtkodo 53937
Aŭtomobila kodo EU
Oficiala Municipokodo 05366036
Subdivido 24 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Ralf Hergaten
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Blankenheimer Straße 2–4
Demografio
Loĝantaro 12977 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 32′ N, 6° 28′ O (mapo)50.5330555555566.4666666666667Koordinatoj: 50° 32′ N, 6° 28′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 291 - 620 m
Areo 122,09 km²
Oficiala retejo https://www.schleiden.de/
vdr

Schleiden estas germana urbo en la regiono Ejfel en la distrikto Euskirchen en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĉi tiu Schleiden situas oriente de Monschau kaj Hellenthal en la Ejfel-monataro kaj la nacia parko Ejfel. La urbo kun siaj 18 vilaĝoj situas nur 30 kilometrojn for de la belga-germana landlimo sur la Dreiborn-altebenaĵo, 45 km for de Eupen kaj Aachen (Akeno).

Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 977 loĝantojn.

Ĉe la Viena Kongreso en 1815, la antaŭaj luksemburgaj teritorioj oriente de la riveroj Our, Sauer kaj Mozelo estis asignitaj al la Reĝlando Prusio. Tiel Schleiden iĝis "prusa" kaj en 1871 parto de la Germana Imperiestra Regno, post esti aparteninta al la Duklando de Luksemburgio dum jarcentoj.

La urbeto de Schleiden produktis du gravajn humanistojn: Johannes Sleidanus kaj Johannes Sturm, ankaŭ konataj kiel Ioannes Sturmius.

En 1944 la Batalo de Wahlerscheid okazis proksime.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

De la 2-a ĝis la 5-a de oktobri 2025 okazas la gebeneluksa kongreso de Esperanto en Schleiden[1].

Publika transporto

[redakti | redakti fonton]

Schleiden atingeblas en du horoj per rapidbuso el Aachen kaj estas translima busitinero de Eŭopen kun ŝanĝo.

Schleiden ne havas fervojan ligon, ĉar la plej proksima fervoja stacidomo estas Kall, 55 minutoj de Köln (Kolonjo).

Lokaj vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kneipp Gemünd, kuracloko per akvoterapio
  • Wilder Kermeter, naturaventura areo
  • Wilderness Dreams de la nacia parko Ejfel
  • Kastelo kaj kastelpreĝejo (1230 kastelkapelo, 1516–1525 malfrugotika halopreĝejo, König-orgeno de 1770)
  • La digo Urft estis konstruita inter 1900 kaj 1905 kaj estis la plej granda digo en Eŭropo tiutempe. Hodiaŭ ĝi estas parto de la Nacia Parko Ejfel.
  • Vogelsang armea trejnejo (antaŭe nazia trejnadareo).

Lokaj famuloj

[redakti | redakti fonton]

Christoph Leisten (n. 1960), verkisto kaj instruisto, laboras en Schleiden ekde 1996.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]