Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet estis kolekto de esperantaj libroj, revuoj kaj objektoj, gastigita de 1970 ĝis 2020 en la urba biblioteko de Kortrijk, Belgio. Ĝi originas el la persona kolekto de Cesar Vanbiervliet (1905-1992), iama sekciestro de la registrejo de la urbo.

Kelkaj bretoj de la fondaĵo
Vitroŝrankoj kun eta ekspozico en la publika parto de la biblioteko

Origino[redakti | redakti fonton]

Cesar Vanbiervliet estis aktiva esperantisto de 1925 ĝis 1930, paŭzis dum pluraj jardekoj kaj reaktiviĝis iom antaŭ sia pensiiĝo en 1970. Li havis bonan rilaton kun la tiama ĉefbibliotekisto Paul Vancolen kaj akceptis ties proponon transdoni sian etan Esperanto-kolekton al la urba biblioteko. Post la pensiiĝo li intense laboris por pligrandigi la kolekton kaj ricevis multajn donacojn, i.a. de Henri Sielens (1915-1974) kaj Juliette Terryn (1895-1972). Dum la postaj jaroj li agis ankaŭ internacie kaj interŝanĝis kun aliaj, ĉefe eŭropaj, bibliotekistoj kiel Luis Hernández Yzal kaj Árpád Máthé. En 1973 la kolekto iĝis sekcio de la urba biblioteko kun la nomo Esperantofonds Cesar Vanbiervliet. La oficiala inaŭguro okazis la 25an de majo 1974. Laŭ gazetartikolo tiam la kolekto havis 5000 librojn kaj 5000 kompletajn jarkolektojn de revuoj.[1]

Ĉu leĝe protektita kolekto?[redakti | redakti fonton]

En dokumentoj de la Fondaĵo kutime estas menciite ke ĝi estas leĝe protektita kolekto. Efektive estas pluraj dokumentoj (kopioj de korespondado, invitiloj de la urbo...) kiuj sugestas ke tia protekto ekzistas, sed malgraŭ pluraj esploroj ne eblis retrovi tian decidon de la urbestraro.

La post-Vanbiervliet-epoko[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Cesar Vanbiervliet lia ĉefa helpanto Jan Hanssens (1922-1993) transprenis la taskon. Post ties morto la kolekto restis dum kelkaj jaroj nemastrumita. Nur en 1995 ekestis nova skipo de du ĝis kvin personoj kiu ĝis la fino prizorgis kaj pligrandigis la kolekton kaj adaptis ĝin al la novaj cirkonstancoj. Tamen, kontraŭe al la fondinto kiu laboris kvazaŭ plentempe por la Fondaĵo, la novaj volontuloj povis dediĉi nur kelkajn tagojn monate al ĝi. Post la pensiiĝo de la ĉefbibliotekisto Vancolen kelkaj estroj rapide sin sekvis tiel ke ne eblis krei rilatojn kun ili. Ankaŭ la subteno de la biblioteko, ĉefe la bindado de revukolektoj, iom post iom forfalis.

La paperaj sliparoj de libroj kaj revuoj estis registritaj en komputilaj datumbazoj (sed la revuo-katalogo poste ne plu estis ĝisdatigita). Okazis kelkaj grandaj ekspozicioj kaj regulaj ekspozicietoj bazitaj sur la kolekto de la Fondaĵo. Estis kreita retpaĝaro kaj ekde 2011 la ĉefaj belgaj Esperanto-revuoj estis disponigitaj kiel traserĉeblaj pdf-dosieroj. En 2011 kaj 2013 la Fondaĵo Vanbiervliet estis kuniniciatinto de tutmondaj inventaradoj de Esperanto-kolektoj.

La raporto de kultur-intendanto Wim Vanseveren[redakti | redakti fonton]

En 2010 la urbestraro donis al Wim Vanseveren la taskon analizi la kulturon vivon de la urbo Kortrijk kaj ellabori longtempan strategion. En 2011 li prezentis sian raporton.[2] En ĝi estis i.a. la sugesto ke Esperantokolekto ne plu estu inter la estontaj ĉeftaskoj. La urbestraro aprobis la raporton kaj tiel donis la startsignalon por la efektivigo de la sugestoj.

La volontuloj ricevis neformalan komunikon de la direktorino (direktoro estas la nova titolo de ĉefbibliotekisto) ke la kolekto rajtas resti en la nuna ejo, sed ke en nove konstruota biblioteko ne plu estos spaco por ĝi. Ili decidis akcepti la verdikton, konsiderante ke estos sufiĉe longa transirperiodo kaj ke ne troveblis la originala decido de la urbestraro pri la protekto.

En la sama momento Flandra Esperanto-Ligo (FEL) devis decidi pri aĉeto de la tiam luita sidejo je Frankrijklei en Antwerpen aŭ aĉeto de alia sidejo. Peto de la Fondaĵo Vanbiervliet al FEL por aĉeti domon sufiĉe grandan por povi ankaŭ gastigi la Fondaĵon ne havis sukceson. Dum daŭris la normala biblioteka laboro, komenciĝis serĉado de eblaj en- kaj eksterlandaj kandidatoj por transpreni parton de la kolekto.

La fino[redakti | redakti fonton]

Rapide estis trovitaj AMSAB (socialista) kaj KADOC (katolika), privataj arĥivoj kiuj havis intereson por eroj kiuj povos kompletigi la propran kolekton. Ĉefa transprenanto estis la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience en Antwerpen. Je la 16a de oktobro 2020 ĉirkaŭ 4000 libroj kaj granda kvanto da revuoj transportiĝis al Antwerpen. Pro la kronvirusa pandemio ne plu eblis kontaktoj kun aliaj transprenontaj, sed iom post iom partoj de la kolekto estis transportitaj al provizora stokejo ĉe privata persono.

Ankaŭ en oktobro venis peto de la direktorino por tuj, plej laste ĝis novjaro, forigi la tutan kolekton el la biblioteko, ĉar estis planitaj gravaj konstrulaboroj. La biblioteko ne povis proponi alian stokejon.

Pro la urĝeco jam embrie ekzistanta projekto estis plirapidigita kaj la 22an de januaro 2021 estis fondita la asocio sen profitdona celo Internacia Esperanto-Arkivo por transpreni la restaĵojn de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet kaj - finfine - doni iun juran bazon al la kolekto. IEA daŭrigos la kontaktojn kun transprenontoj.

Estas la intenco virtuale pluvivigi la Fondaĵon, metante en la nunan retpaĝon informojn pri la historio kaj la fina enhavo de la kolekto (ĉirkaŭ 9400 libroj kaj 5000 kompletaj revujaroj, arĥivaĵoj, afiŝoj, objektoj...)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Het Volk, 12.4.1985, Cesar Vanbiervliet: de grijze eminentie van het Esperanto
  2. Strategisch en operationeel beleidsplan voor de directie cultuur (sen dato, verŝajne fine de 2011)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • McKown, Cornelius J. 1981 : Ses Esplorcentroj pri Interlingvoj : kelkaj rekomendoj, Universala Esperanto-Asocio, Esperanto-dokumentoj 15E, paĝo 7
  • Ĝivoje, Marinko 1978 : Manlibro pri Esperanto en Bibliotekoj, Zagreb, 33 paĝoj (p. 19)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]