Cesar Vanbiervliet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Cesar[1] VANBIERVLIET (naskiĝis la 24-an de januaro 1905 en Kortrijk - mortis la 30-an de decembro 1992 en Kortrijk) devenis el tekstillaborista familio. Li estis kreinto de kolekto de Esperanto-periodaĵoj en la Urba Biblioteko de Kortrijk (Belgio), kiu poste ricevis lian nomon: la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li lernis Esperanton en 1925 de lia tiama oficeja kolego Gerard Debrouwere, estis tre aktiva ĝis 1930, la jaro de lia edziĝo al Margareta Rijsman[2], kaj poste paŭzis dum pluraj jardekoj. Li reaktiviĝis en la 1970-aj jaroj kaj pasie ekkolektis librojn kaj periodaĵojn. La kolekto komence de 1992 havis 3223 kompletajn jarkolektojn de 1206 diversaj periodaĵoj; preskaŭ 3000 aliaj jarkolektoj atendis kelkajn n-rojn por kompletiĝi - grandioza laboro, en kiun Vanbiervliet investis grandegajn kvantojn da tempo, mono kaj sindediĉo. Liaj precipaj helpantoj en la Fondaĵo estis Gerard Debrouwere kaj Jan Hanssens.

Profesie[redakti | redakti fonton]

Cesar Vanbiervliet laboris dum sia tuta profesia kariero ĉe la urba administracio de Kortrijk. En 1921 li dungiĝis kiel dumtempa oficisto, en 1927 li estis nomumita kaj en 1953 li iĝis sekciestro de la urba registrejo. Dum la dua mondmilito li respondecis pri la urba buĉejo kaj la provizado.[3]

Kiel sekciestro de la urba registrejo Vanbiervliet desegnis sliparon por registri la enloĝantojn de la urbo, anstataŭantan la ĝis tiam uzatajn libroformajn registrojn. Inter fakuloj tia slipara estis konata kiel Sistemo Vanbiervliet; ĝis la enkonduko de komputiloj ĝi estis uzata plurloke en Belgio.[4]

Nekrologoj[redakti | redakti fonton]

Nekrologoj aperis en Horizontaal, marto-aprilo 1993 kaj en loka gazeto Krant van West-Vlaanderen, 8 januaro 1993.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la mortoakto (numero 1560, 31 decembro 1992) la oficialaj antaŭnomoj estis Cesaar Felix.
  2. Flandra Esperantisto, sep. 1930, p. 46.
  3. Pri tiu epoko estas konservata en la Fondaĵo skeĉo en kortrijka dialekto. Je la fino iu mencias la nomon Vanbiervliet. Eble li mem estas la aŭtoro.
  4. Menciita en kortrijka eldono de gazeto Het Laatste Nieuws (11 septembro 1990) kaj buŝe konfirmita de pluraj personoj. Mencio en faka gazeto estas serĉata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]