Gerard Debrouwere
publikigita versio estis patrolita je 24 nov. 2020. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 24 nov. 2020.
Gerard DEBROUWERE (naskiĝis la 11-an de majo 1901 - mortis la 18-an de septembro 1991) en Kortrijko dum jardekoj oficis kiel delegito en Kortrejko, Belgio.
En la 30-aj jaroj Debrouwere estis la UEA-ĉefdelegito por Flandrio, kaj li ĉiam ludis gravan rolon en la organizo de la flandra Esperanto-movado. Lia batalema karaktero estis inspira por multaj aktivuloj. Ekde la fondo de Esperanto-grupo "La Konkordo" en 1927 li estis ĝia prezidanto, ĝis elektiĝo kiel honora prezidanto.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
- 1968 Kunstberg EBG.jpg
1968 : ĉeesto de Gerard Debrouwere en 1968, dum la jubilea 50-a datreveno de la Esperantista Brusela Grupo, Kunstberg/Mont des Arts/Artmonto, Bruselo
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- 1937: Zak-Woordenboekje Nederlandsch-Esperanto en Esperanto-Nederlandsch. Kortrijk: Vlaamsch Esperanto Instituut, [1937] 80 p.