Herrera del Duque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ISO

Herrera del Duque
Herrera y su entorno.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Badajoz
Poŝtkodo 06670
Retpaĝaro www.herreradelduque.com
Politiko
Urbestro Saturnino Alcázar Vaquerizo (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 3 706  (2014)
Loĝdenso 13 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 10′ N, 5° 3′ U39.168611111111-5.0511111111111Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 39° 10′ N, 5° 3′ U [+]
Alto 468 m [+]
Areo 277,3 km² (27 730 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Herrera del Duque (Tero)
DEC
Herrera del Duque
Situo de Herrera del Duque
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Herrera del Duque [+]
v  d  r
Information icon.svg
Centra placo.
Preĝejo.
Historia domo.
Pordo de blazona hejmo (Historia domo).

Herrera del Duque [eREra delDUke] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Herrera del Duque signifas "Forĝistino (aŭ pli logike Forĝejo) de la Duko". La municipo enhavas duan vilaĝon nome submunicipo Peloche [pelOĉe]. La loĝantoj nomiĝas Herrereños. La censita loĝantaro en 2014 estis de 3,706 loĝantoj.[1] Laŭ nombro de loĝantoj estas la plej loĝata de la komarko jam ekde la 16a jarcento, kaj influcentro por la najbaraj municipoj.

Ĝi estas sidejo de la jurisdikcia teritorio de Herrera del Duque,[2] kaj unu de la tri subdividoj de la diocezo de Toledo en Ekstremaduro, do ties eklezia teritorio apartenas al neniu el la diocezoj de la regiono.

Ties originoj datiĝas el la antikva romia «Lucina», kvankam kelkaj kuŝejoj disaj tra la municipa teritorio atestas ke ĝi estis loĝata jam de antaŭe. El ties pasinteco, konserviĝas ampleksa arkeologia heredo kaj arkitektura, elstare la aro de kavoj de La Panda, la monteto de La Barca (la boato) kaj la arkeologia loko de El Jardal.[3] Krome rimarkindas la Preĝejo de Sankta Johano Baptista, franciskana konvento, ermitejo Consolación (konsilo) aŭ la kastelo-fortikaĵo. De la geografia ĉirkaŭaĵo, elstaras la regiona rezervejo Cijara kaj la montaro Golondrinos - Puerto Peña, en kies rokaĵoj nestas kolonioj de ansergrifoj kaj agloj.[4]

La ĉefaj festoj celebriĝas la 15an de aŭgusto, okaze de foiro, kune kun taŭra festo, reprezentata per taŭrludo, taŭrokuroj, kaj aliaj similaj festoj de granda ekonomia gravo.[5]

Situo[redakti | redakti fonton]

Herrera del Duque situas en la centra kaj orienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 468 m; je 196 aŭ 204 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. Krome ĝi estas 137 km for de Mérida, 152 km for de Cáceres, provinca ĉefurbo de la alia provinco en la regiono (do pli proksime ol al la propra), kaj 233 km for de Madrido, nome ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 277,3 km², kio metas ĝin en la 26a rango plej granda de la regiona komunumo; la mezaveraĝa alteco estas de 468 msm.[6]

Ĝi situas nordoriente de la provinco de Badajoz kaj ĉe la rivero Gvadiano (meza fluejo) kaj ĉe la provincoj Ciudad Real kaj Toledo. Ĝi estas ĉefurbo de la distrikto La Siberia, pli precize ene de la zono konata kiel de la diglagoj, kiu krom allogi turismon ĉefe rilate al naturo, akvo kaj ĉasado, havigas elektron, kaj akvon por la zonoj de irigacio de la provinco de Badajoz.[7]

Ĝi estas geografie privilegia ĉar ĝi situas en la oriento de Ekstremaduro, kie kruciĝas la naciaj ŝoseoj N-430, kiu kunigas la provincon kaj urbon Badajoz kun Ciudad Real kaj N-502, kiu konektas Kordovo kun Ávila.[8] Ties strategia komunika situo rilate al kvar provincoj najbaraj, kiaj estas Cáceres, Toledo, Ciudad Real kaj Kordovo, permesas hejmi servojn de la Junta de Extremadura kaj de la Diputación de Badajoz, kaj por la propra loĝantaro kaj por la tuta komarko. Krome ĝi apogas sin kiel centro de infrastrukturo kaj servoj de la zono danke al nova industria zono.[9]

Historio[redakti | redakti fonton]

Judoj[redakti | redakti fonton]

Restis spuroj de la juda ĉeesto en tiu ĉi vilaĝo. Laŭ diras la grafo de Canilleros en sia libro Extremadura, juda junulino (17jaraĝa) kiu plupraktikis sian religion, estis bruligita. La spuro en la toponimoj restas: Plaza de la TahonaPlaza de la Moza Judía (Placo de la juda junulino). De la judoj forpelitaj elstaras pro sia riĉo: la familioj López Herrera, González, Sánchez, Rodrigo de la Foronda, García de la Peña, al kiuj oni forprenis domojn, terojn, negocojn kaj kapitalojn. Inter la forpelitaj estis funkciuloj (13), vendistoj (9), ŝuistoj (3).

Islamanoj[redakti | redakti fonton]

La islama spuro indikas la tiaman nomon: POZOBA. Estis iam moskeo, sur kiu la kristanoj konstruis sian preĝejon. Ankaŭ estis araboj la kvartaloj de El Barruelo kaj Poderoso, kaj la majesta fortikaĵo. Ankaŭ estas araboj toponimoj kiel Guadarranque, Guadalupejo kaj Benazaire. Same indikas la araban pasintecon la nomo de la bieno Valdemoros (Valo de la maŭroj) kiu en tempo de la Katolikaj Gereĝoj estis vendita de araboj al judo Francisco de la Foronda.

Kristanoj[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1145 kaj 1150, la reĝo Alfonso la 7-a de Kastilio konkeris la aktualan kastelon, antikva araba fortikaĵo, kaj zorgis ĝin Martín Ferrera, de familinomo ege simila al aktuala nomo de Herrera. Ekde tiam multaj estis la posedantoj de Herrera:

Alfonso la 8-a de Kastilio konfidis la urbon al Rodrigo Jiménez de Rada ekde 1190 ĝis 1214. La reĝo Ferdinando la 3-a vendis ĝin en 1243 al la urbo de Toledo. Ĉirkaŭ 1267, estis posedaĵo de la galega nobelulo Alfonso Ferrándiz, kiu venis al Ekstremaduro kun la grafoj de Feria, la familio Suárez de Figueroa. Ĉirkaŭ 1332 estis denove posedaĵo de la urbo de Toledo, ĝis kiam Alfonso la 11-a de Kastilio forprenis ĝin kaj ricevis ĝin la kataluna grafo Bernat de Cabrera. Aliaj posedintoj estis Henriko la 2-a de Kastilio, Johano la 2-a de Kastilio, Gutiérrez de Sotomayor, la Ordeno de Alcántara, Doña Elvira de Zúñiga...

Krome la vilaĝo estis nepra trapasejo inter la regnoj de Leono, Kastilio Al-Andalus, La Manĉo kaj Portugalio. Veturantoj devis pagi, sed krome ofte estis forrabitaj de ŝtelistoj kaj pro tio Petro la Krudela ordonis la loĝantojn de la Vilaĝo de Herrera, laŭ letero el Aguilar (Sevilo), de 26a de januaro de 1363, ke ili defendu kaj helpu pilgrimantojn kaj veturantojn kontraŭ ŝtelistoj.

En la Provinco de Badajoz[redakti | redakti fonton]

En 1832 ĝi estis enmetita en la provinco de Badajoz. En 1857 sendependiĝis la municipo Peloche, sendependo kiu daŭris ĝis 1939.

Ankaŭ ĉi tie okazis la invado de la franca armeo dum la Milito de Hispana Sendependiĝo; ŝajne tiuj forrabis parton de la trezoro de la ermitejo de Consolación. Kelkaj lokanoj kaj ĉefe Juan Muga, donis monon al la gerilanoj de Isidoro Muñiz.

Dum la Hispana Intercivitana Milito Herrera (sen nobeleca kromnomo) restis en la flanko de la Respubliko dum la tuta milito ĝis ties fino en aprilo de 1939.

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Kreskiĝis la loĝantaro komence de la Rekonkero, sed ekmalpliiĝis ĉirkaŭ 1570 kun sia plej malalta punkto ĉirkaŭ 1632, koincide inter aliaj kialoj kun elmigrado al Ameriko, kaj ekpliiĝis denove ĝis 1850. Herrera estis elstara loko ene de sufiĉe senhoma kaj aparta distrikto por la komerco kaj pro havi abundan agrikulturon, bredadon, lignojn, abelbredadon kaj foirojn por la eksportado de ties varoj.

Ekonomia evoluo[redakti | redakti fonton]

Estis ĝis 16 muelejoj por faruno (5 en Gvadiano, 2 en Benazaire, 6 en Peloche kaj 2 en Navas), 15 tolfabrikojn, du linejojn, produktejojn de lano, haŭtejojn, muelilo por vakso kaj fandejo de bronzo. Estis famaj la abelujaroj de Valdemoros, El Hoyo kaj El Robledillo.

Por vendi siajn produktojn, Herrera havis ĉiujaran foiron septembre ĉe la ermitejo de Nuesta Señora de la Gracia en Puertopeña, kiu malaperis komence de la 20a jarcento.

En la aktualo Herrera estas dotita per diversaj servoj, danke al kiuj ĝi efektive utilas al la tuta komarko kiel centro de ekonomia, komerca, institucia, kultura kerno. La Kulturpalaco estis la kongresejo de la 75a Hispana Kongreso de Esperanto.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto[redakti | redakti fonton]

Estas en la plej alta parto de la vilaĝo. Temas pri elŝtona konstruaĵo de tri navoj. Tie estis fama retablo, de la artisto Gregorio de Prado, detruita en 1936 dum la milito. Ties dekdu pentraĵoj de la 16a jarcento de la toleda Juan Correa de Vivar, savis sin kaj iris for de la vilaĝo, kaj poste estis reenmetitaj en sia loko. Estas ankaŭ aliaj liturgiaj trezoroj.

Monaĥejoj kaj blazonhejmoj[redakti | redakti fonton]

Restas ruinoj de la antikva monaĥejo de franciskanoj de San Jerónimo, fondita en 1517, nuntempe de privatulo kiu uzas ĝin kiel aŭtejo kaj magazeno. Estas multaj blazonhejmoj, kun ornamitaj fasadoj, kiel tiu de la antikva Encomienda de Alcántara.

Sanktejo[redakti | redakti fonton]

Je 5 km en bela natura loko, troviĝas la sanktejo de Ntra. Sra. De Consolación, de la Mezepoko kaj poste, refarita laŭ la baroko. La ligna skulptaĵo estas de la 15a jarcento.

Placo de Hispanio[redakti | redakti fonton]

Aktuale, la vilaĝo vivas urboplane ĉirkaŭ ampleksa placo ĉirkaŭita de arkokoridoroj en tri de ties flankoj. La arkokoridoroj kovriĝas per diferenctipaj volboj. En la centro de la placo staras fonto konstruita en 1787, konsiderata kiel skulpta verko, el nigra jaspo, iam uzata por akvolivero, nuntempe nur ornama.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Herrera, lokaninoj ĉe surstrata altareto por la venonta procesio de Kristokorpo, 2015.
  • San Antón. Patrono de Peloche (17a de januaro). Dum tiuj festoj okazas la tradicia Danco de San Antón. La dancistoj tipe vestitaj realigas dancon jarcentantikvan. La 17an la pstro sanktigas anizajn dolĉaĵojn, kiujn manĝos la malsanaj bestoj antaŭ resanigo.
  • Karnavaloj. Dum kelkaj monatoj la membroj de la karnavalaj grupoj preparas siajn kantojn, muzikojn kaj maskojn, ĉiam rilate la ĉijarajn eventojn. Okazas konkurenco en la Placo de Hispanio. Nokte okazas maskodanco kaj ĉio finas per “Enterigo de la sardino”.
  • Sankta Semajno. Ĉio komencas dimanĉe per sanktigo de oliv- kaj palmobranĉoj. Jaŭde estas alia religia ceremonio kun “lavado de piedoj de la disĉiploj en la Lasta Vespermanĝo”. Poste procesio. Vendrede okazas alia Procesio, kie kiu volas kiel memofero procesias senŝua. Sabate nokte okazas la Procesio de la Resurektigita, kie viroj portas la imagon de la Resuregtigita Kristo kaj la virino la imagon de la Dolora Patrino; ĉiuj sekvas diferencajn vopjon, sed renkontiĝas en la placo sub ĉiesaj plaŭdoj. Estas multaj aliaj civilaj ceremonioj, kiel promenigo de ligna artefakto en Peloche, pendigo de kokoj sur arbo, vegetalaj kaj koloraj ornamoj por procesioj.
  • La Kristokorpo. Religia procesio tre ornamita per vegetalaj motivoj kaj popolaj altaretoj.
  • Festoj de Aŭgusto. Ĉirkaŭ la 15a de aŭgusto, koincide kun semajnfino kaj kun Tago de la Elmigrinto.
  • Jubileo. La 29a de aŭgusto pri la Virgulino de Consolación, Patronino de Herrera, ĝis la 8a de septembro. Okazas noktaj procesioj kaj oferoj de floroj al la Virgulino.
  • Kristnasko. Tipaj religiaj ceremonioj. Kripo, foje vivanta (per personoj anstataŭ figuroj), en la preĝejo aŭ en la placo. La nokto de la 24a kaj tiun de al 31a de decembro, oni faras grandan fajron en la placo per grandaj anzinaj trunkoj. La 6an de januaro parado de ĉaroj ornamitaj kaj donacoj al geinfanoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Diglago ĉe Peloĉe
  • Natura plaĝo de Peloche.
  • Betona plaĝo de Peloche.
  • Rigardejo por observado de bestoj en ilia seksarda periodo (muĝado kaj luktado de la vircervoj dum seksa pariĝado) en la Rezervejo. Plej taŭge dum la dua duono de septembro aŭ iom pli poste.
  • Ĉasrigardejo por observado de grandaj ĉasaĵoj: aproj, cervoj, damaoj...


Herrera kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Herrera del Duque okazas kursoj pri Esperanto en la Kulturpalaco zorge de Javier Romero. La 75-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en tiu Kulturpalaco fine de Junio kaj komence de Julio 2016.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.codigospostal.org/distritos/habitantes-de-Herrera-del-Duque-791.html Población de Herrera del Duque 2013, código postal, alirita la 22an de junio de 2014
  2. http://www.poderjudicial.es/cgpj/es/Poder_Judicial/Tribunales_Superiores_de_Justicia/TSJ_Extremadura/Atencion_ciudadana/Oficinas_de_Atencion_Ciudadana/JUZGADO_UNICO_DE_HERRERA_DEL_DUQUE Herrera del Duque, partido judicial. Consejo General del Poder Judicial. Alirita la 25an de oktobro de 2011
  3. Romero Chacón, Saturnino; Rodríguez Pastor, Juan (2006). Historia de Herrera: de la Prehistoria al siglo XIX: "no hay cementerio en esta villa". Herrera del Duque (Badajoz) Aprosuba 15. ISBN 84-933684-1-5. OCLC 433593027.
  4. http://www.redextremadura.com/turismo/que_hacer/default.asp?accion=pagina&CosaQueHacer_ID=120 Flora y fauna Zepa sierra de los Golondrinos. Puerto Peña, html, Redextremadura, alirita en la 21a de aŭgusto de 2011
  5. http://www.mitaurored.com/noticias/herrera-del-duque-anuncia-su-feria-de-agosto.htm Feria taurina de Herrera del Duque, html, Mi tauro red, alirita la 29an de majo de 2013
  6. http://es.classora.com/reports/u108720/ranking-de-los-municipios-mas-extensos-de-extremadura Tabla de Datos geográficos municipios de Extremadura, Clasorra, alirita la 25an de oktobro de 2011
  7. http://www.extremaduradehoy.com/periodico/deportes/playa_peloche_herrera_del_duque_sera_escenario_del_campeonato_espana_motos_agua-144789.html Campeonato de España de Motos de Agua en Peloche, Extremadura de Hoy, alirita la 25an de oktobro de 2011
  8. http://www.extremaduraturismo.com/menuizq/interes/mapacarrete/inicio.htm Carreteras de Extremadura, Turismo de la Junta de Extremadura, alirita la 25an de oktobro de 2011
  9. http://www.itchacon.com/projects_pi/pi_project_01.html Polígono industrial, Ingeniería Técnica Chacón, alirita la 8an de junio de 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]