Toreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Suerte de capote
Tercio de varas

Toreo estas antaŭpublika spektaklo, en kiu homo batalas kontraŭ virbovo sur areno. La vorto povas aŭ signifi ĝenerale la arton torei, aŭ unu konkretan torean spektaklon.

Tipoj de toreo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj specoj de taŭroludoj. La plej konata estas la hispana corrida. En ĝi, toreisto piede alfrontas la taŭron kaj ĝin gvidas per simpla drapo. La spektaklo finiĝas per la mortigo de la taŭro per glavo. Ĝi estas ludata en Hispanio, diversaj landoj de Hispanameriko (ĉefe Meksiko, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo) kaj la sudo de Francio.

En Portugalio ekzistas simila spektaklo, sed en ĝi oni ne mortigas la taŭrojn. En Brazilo tiu speco ekzistis ĝis la 20-a jarcento, sed malaperis.

Alia speco estas la rejoneo, en kiu la toreisto rajdas surĉevale, kaj enmetas lancetpikojn al la taŭro.

En Portugalio famas la spektaklo de forçados, en kiu grupo de homoj kuntenas la taŭron kaj ĝin regas per nur siaj korpoj.

Alia spektaklo estas la encierro aŭ taŭrkurado, en kiu la homoj kuras antaŭ la taŭroj, por montri al ĝi la vojon al la enfermitejo. La plej konataj estas tiuj de Pamplono, en la tagoj ĉirkaŭ la 7-a de julio.

En malgrandaj vilaĝoj oni ankaŭ ludas capeas, en kiuj la homoj enfermiĝas en la areno kun taŭridoj, kaj ilin persekutas kaj estas de ili persekutataj.

En sudo de Brazilo estas ankaŭ la farra do boi, en kiu homoj kuras antaŭ la taŭro por konduki ĝin al maro, kaj poste mortigas ĝin per ŝtonĵetado. Oni pensas ke tiu tipo de toreo evoluis el portugala forcados. Tiu moro estas forte kontraŭbatalata kaj tuj malaperos.

La polemiko[redakti | redakti fonton]

Taŭro post la taŭrobatalo

Toreo estas tre polemika afero.

La defendantoj argumentas ke la morto de la taŭro okazas meze de lukto, en kiu ankaŭ toreistoj riskas sian vivon. Ili defendas ĝin kiel kulturan aferon, tre antikvan, kiel restaĵo de pratempaj mitoj. Oni ankaŭ argumentas ke la taŭroj ĝuas tre komfortan vivon antaŭ la spektaklo, en malfermaj spacoj, kompare al aliaj domaj bestoj, kaj ke la subspeco mem nur havas eblecon supervivi kiel rezulto de la taŭrbatalo.

La kontraŭantoj emfazas la sangan karakteron de la spektaklo, ne nur en la momento de la morto, sed ankaŭ en antaŭaj fazoj, kie la besto suferas grandegan doloron pro la pikado de lancetoj kaj banderiloj.

Vidu kontraŭan artikolon en jena paĝo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Unuetaĝa Usono ĉ.41 "Unu tago en Meksikio" (pri la korido en Meksikio en Esperanto)