Eugenie Francoise Cense

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

EdE-C


Eugénie Françoise CENSE (sans), francino, multjara administrantino de Centra Oficejo. Nask. 9 apr. 1883 en Sd. Judoce. Ŝi vizitis la universitaton en Paris. Dum 1901-08 kaj ankaŭ nuntempe loĝas en Polujo. En 1901 konatiĝis kun Volapük, sed baldaŭ fariĝis Esperantistino. Gvidis multajn kursojn en Lódz, Polujo. De 1908 post reveno al Paris oficistino de C. O. dum 15 jaroj. En 1910 la C. O. delegis ŝin por helpi al la organizo de la Kongreso de Int. Asocioj en Bruxelles, en 1913 partoprenis en 1a nomo de C. O. la duan Kongreson de Int. Asocioj en Bruxelles-Gand kaj la Kongreson de Bibliografio. Dum la milito ŝi dediĉis sin plene al la laboroj por Ruĝa Kruco, en la kunago de la germanaj Esperantistoj pere de Holando, Skandinavaj landoj kaj Svisujo. Tio faris ŝin suspekta, ĉiu korespondaĵo at ŝi estis kontrolata. Sekr. de la UK en Barcelona, Bern, Praha, red. de Bulteno por informi eld. de C. O., l915-18. Tradukis al E. la francan romanon Fatala Ŝuldo de L. Dalsace. E. WIESENFELD.