Libropupitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libropupitro en preĝejo.

Libropupitro estas apogilo plej ofte el ligno, almenaŭ tradicie, uzata por elteni tekstojn, ĉefe legatajn librojn, kiu estas nomata ĥorpupitro, kiam ĝi estas de grandaj dimensioj kaj havas kvar flankojn, kiuj povas turniĝi sur alta akso.

En la historio, ili estis plej ofte uzataj en religia kunteksto, nome en religiaj ceremonioj, kie necesas teni alte la libron dum la okazo de la rito.

En la aktualo, oni povas trovi libropupitrojn fabrikitajn el la plej diversaj materialoj kaj modeloj, ĉu el valoraj materialoj kiaj ligno aŭ metalo, metakrilato, ŝtono ktp. Libropupitroj nuntempe povas esti regulebla laŭ alto kaj klingrado por permesi plej bonan legadon. Krom jam tradicia uzado en religiaj aferoj, libropupitroj estas uzataj en ĉia tipo de eventoj, kaj politikaj, kaj sportaj, muzikaj,prelegoj kaj ĉie ajn kie necesas prezentadon aŭ paroladon fare de la leganto mem.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]