Ĥorpupitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Sevilo. Ĥorpupitro en la centro de ĥorejo.

Ĥorpupitro estas granda librapogilo sur kiu oni metas libron aŭ librojn por ĉanti en la preĝejaj ĥorejoj.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Ĉar tiu ilo utilas por ĥoroj, ĝi plej ofte havas kvar flankojn korespondajn al libro de ĉiu voĉtonalo. La plej antikvaj ĥorpupitroj konataj korespondas al la 15a jarcento kaj kelkaj montras simbolan kaj ornaman bildon de aglo sur mondo aŭ piedestalo havante malfermitajn flugilojn sur kiuj apogas sin la libro. En la Renesanco, ekuziĝis duoblaj aŭ turneblaj ĥorpupitroj, kaj ankaŭ tiuj kvarflankaj, por havi malfermitaj kvar librojn samtempe en formo de senpinta piramido. Ĉar ofte la uzataj libroj estis grandaj, manuskriptaj, ilustraciitaj, do multekostegaj, tiu sistemo permesis la uzadon de unu libro fare de multaj ĉantistoj samtempe. La ĉantistoj sidiĝis ĉirkaŭ la ĥorpupitro en formo de U, lasante malfermita la flankon al la preĝejo. La ĥorpupitra sistemo kondiĉigis la arkitekturon de la ĥorejoj, kiuj tre ofte prezentis valoregajn artajn sidlokarojn. La necesa grando de la paĝoj permesis la samtempan vidadon fare de multaj rigardantoj, kio faras ĝin ia antaŭaĵo de la nuntempaj ekranoj ĉe prelegoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu artikolo inkludas materialon el Diccionario enciclopédico popular ilustrado Salvat de la jaroj 1906-1914, kiu jam esta de publika posedo.