Saltu al enhavo

Meslibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Misalo)
Modeno (Italio), Kapitola arkivo, Meslibro de la 12-a jarcento.

Meslibro[1] aŭ misalo[2], en la Katolika Eklezio, estas liturgia libro entenanta ĉiujn informojn (tekstojn, preĝojn, kantojn, la gestojn kaj rubrikaĵojn) necesajn al la celebranto por la celebro de la Meso aŭ Eŭkaristio laŭ la Liturgia jaro de la Katolika Eklezio.

La meslibro, dirita Missale plenum (kompleta meslibro), ekaperis en la Latina Eklezio dum la 11-a jarcento. Ĝi naskiĝis pro la neceso grupigi en unusolan libron diversajn publikigaĵojn: la libron de la sakramenta ritaro kun la eŭkaristiaj preĝoj (“meskanono”), la oferpreĝojn kaj oferkantojn, la evangeliaron kaj epistolaron por la legaĵoj de la Sanktaj Skriboj, la gradualon por la kantoj. Iom post iom laŭlonge de la jarcentoj la manuskriptoj integris ĉiujn tiujn partojn de la meso en unusolan libron.

Komence de 13-a jarcento, en la kristana scenejo aperis la Ordenoj almozantaj. Apartaĵo de tiuj komunumoj estas “esti itinerantaj kaj ne esti ligitaj al aparta loka eklezio-diocezo”. Ekzistis tiam granda malsameco de liturgiaj ritoj ene de la latina eklezio, tre malegalaj inter si jen en la formo jen en la kalendaro. Naskiĝis tial la bezono de unuigi kaj unuformigi la ritojn.

La uzo de la Missale plenum disvastiĝas en la Latina Eklezio inter la jarcentoj 13-a kaj 15-a. Sekve de la buleo de papo Pio la 5-a Quo primum de 1570, la tuta Latina Eklezio utiligas la Roman Meslibron escepte de tiuj diocezoj kaj religiaj ordenoj kiuj posedis sian propran meslibron ekde antikvaj tempoj. Estas la kazo de la Mozaraba rito por la diocezo de Toledo, de la Rito de Braga, de la roma-liona meslibro por la diocezo de Liono (kie, tamen, nun estas akceptata nur tiu roma), de la Ambrozia rito de Milano, kiuj supervivas ĝis niaj tagoj.

Kune kun tiuj diocezoj ankaŭ kelkaj religiaj ordenoj konservas sian meslibron: la Kartuzianoj, Cistercianoj Dominikanoj kaj Karmelanoj.

La diversaj meslibroj

[redakti | redakti fonton]
Roma Meslibro.

Laŭ la enhavo ne ekzistas meslibro unika kaj unuforma, sed tiom da meslibroj kiom da eŭkaristiaj ritoj aparte kultataj. Sammaniere, la Roma Meslibro estas la libro por la mescelebro laŭ la rito de la Katolika Eklezio de la roma rito, sed oni parolas ankaŭ pri “Trenta Meslibro” por la meslibro promulgita sekve de la Koncilio de Trento, pri "Ambrozia meslibro" utiligita de la diocezo de Milano, pri meslibro dominikana, kartuzia, visigota, ktp..

Meslibroj en aliaj kristanaj konfesioj

[redakti | redakti fonton]

Protestantismo

[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ iuj reformaciaj eklezioj pretigis librojn por difini siajn liturgiojn, sed ili ofte havas alian nomon kaj ne "meslibro", por distingi de la “roma meso”.

Ĉe Luteranismo. Marteno Lutero rilate ekleziajn preĝojn verkis Von ordnung des Gottesdienst (Pri la regulo de la diservo) kaj Formulae Missæ (Pri la formulo de la meso). Laŭ la spirito de tiuj verkoj, en 1525, okazis la unuaj celebrado de la «germana meso», kies «ordo» estis promulgita en 1526 kaj utilos al la luteranaj eklezioj por la sekvantaj jarcentoj. Sur la spiritoj de tiuj reformoj estas bazita la hodiaŭa luterana meslibro.

Anglikanismo

[redakti | redakti fonton]

La 11-an de julio 1533, papo Klemento la 7-a ekskomunikis Henrikon la 8-an pro ties skismo. La bezono de liturgia libro reflektanta la novan doktrinon de la nova Eklezio baldaŭ sentiĝis kaj Thomas Cranmer fariĝis en 1549 arkitekto de la Book of Common Prayer ("Libro de Komuna Preĝo", ankaŭ kromnomata “meslibro de Cranmer”). Tiu meslibro, anglalingva, estis abunde reviziita en 1552, poste en 1559 kaj en 1562.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]