Instrukcilibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Instrukcilibrolibro de posedanto (nomata ankaŭ instrukcia manlibrogvidilo de uzanto kaj foje plej simple kiel instrukcioj) estas instrukcia librobroŝuro kiu estas havigita kun preskaŭ ĉiuj teknologie avancitaj konsumantaj produktoj kiaj vehikloj, aparatoj, hejma ilaro aŭ komputila aparataro. Informo enhavata en tiu instrukcilibro tipe inkludas la jenon:

  • Instrukcioj pri sekureco; pro juraj postuloj tiuj instrukcioj devas esti etendaj, ofte injludante avertojn kontraŭ operacioj kiuj povus esti danĝeraj aŭ malkonvenaj por la longdaŭro de la produkto.
  • Muntinstrukcioj; ĉe produktoj kiuj alvenas en pecoj por pli facila transportado.
  • Instalinstrukcioj; ĉe produktoj kiuj bezonas esti instalitaj en hejmo aŭ laborejo.
  • Elteninstrukcioj; ĉe aparatoj kiuj bezonas specifan uzmanierojn.
  • Ĝeneralaj uzinstrukcioj.
  • Instrukcioj pri programado; ĉe produktoj kontrolitaj per mikroprocesoro kiaj magnetoskopoj, programeblaj kalkuliloj, kaj sinteziloj.
  • Instrukcioj por kiam la produkto ne funkcios kiel espereble.
  • Servejoj; por kiam la produkto postulos reparadon fare de teknikisto rajtigita de fabrikanto.
  • Ĝenerala regularo; ekzemple pri sekureco aŭ pri elektromagnetaj interferoj.
  • Teknikaj standardaj datumoj.
  • Informo pri garantio; foje ĉe separata folio.

Instrukcilibroj por plej simplaj aparatoj estas ofte plurlingvaj por ke la vendota produkto povu estu uzata en diversaj landoj kaj vendata en multaj diferencaj merkatoj. Tro ofte tamen la origina lingvo estas la angla, dum la teksto en aliaj lingvoj estas rezulto de aŭtomataj tradukiloj aŭ ne profesiaj tradukistoj pro kio, ĉefe kiam la kompreno de la instrukcioj postulas teknikan sciaron, la instrukcioj povas iĝi granda problemo pli ol helpilo. Tiele la produktanto evitas la jurajn postulojn, vendas la produkton sed finfine trompas la konsumanton per alia okazo de lingva maldemokratio.