Studejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Studeja ĉambro.

Studejo estas ĉambro en domo kiu estas uzata por verkolaboro (male al ateliero por manlaboro), laboro per komputilo aŭ por legado. Historie la studejo de hejmo estis rezervita por uzado kiel privata oficejo kaj legejo de familipatro kiel formala hejmestro, sed nuntempaj studejoj estas ĝenerale uzataj por funkciigi hejmnegocojn aŭ ĉiukaze estas malfermaj al la tuta familio.

Tipa studejo povas enhavi skribotablon, seĝon, komputilon, tablolampojn, bretarojn, librojn, kaj arkivojn. Kroma dormoĉambro estas ofte uzata kiel studejo, sed multaj modernaj hejmoj havas ĉambrojn specife desegnitaj kiel studejo. Aliaj terminoj uzitaj por ĉambroj de tiu naturo estas skribejo, aŭ biblioteko.

La studejo disvolviĝis el la kabineto aŭ legejo el la Renesanco antaŭen. La alveno de elektronika komunikado kaj komputila teknologio pliampleksigis la aperon de hejmaj laborejaj areoj, kun preskaŭ 30% el ĉiuj laborokupataj plenkreskuloj en Usono informintaj ke ili entreprenas almenaŭ ioman laboron hejme kiel parto de sia unuaranga dungolaboro.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bureau of Labour Statistics citita en p. 39 "Basements & Attics", ISBN 1-58923-224-0