Rigidkovrila libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Nobla Korano, tipa ekzemplero de rigidkovrila libro

Rigidkovrila libro estas libro bindita en rigida protekta kovrilo - tipe kartono kovrata per ŝtofo, dika papero aŭ okaze ledo. Rigidkovrilaj libroj povas havi flekseblan, kudritan spinan parton inter la kovrilaj titolpaĝo kaj maltitolpaĝo - tio helpas en malferma stato bone kuŝigi la libron sur surfaco. Tamen plej multaj modernaj komerce produktitaj libroj havas relative malmolan, gluitan spinan parton, kaj tiuj libroj havas la tendencon fermiĝi kiam ili estas kuŝigitaj en malferma stato sur surfaco.

Rigidkovrilaj libroj ofte estas presataj sur senacida, do pli altkvalita, papero, kaj estas multe pli daŭraj ol poŝlibroj, kiuj havas kovrilon el facile damaĝebla papero kaj la internaj foliofaskoj estas nur kungluitaj, ne kunkudritaj. Poŝlibroj produkteblas multe pli malmultekoste kaj sekve aĉeteblas je signife pli malalta prezo.