Karel Škréta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Karel Škréta
propra portreto
propra portreto
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1610 (1610-01-01)
en Prago
Morto 30-an de julio 1674 (1674-07-30) (64-jara)
en Prago
Ŝtataneco Ĉeĥio
Profesio pentristo
Familianoj
Infano Karel Škréta the Younger
v  d  r
Information icon.svg

Karel ŠKRÉTA (ĉirkaŭ 1610 - 30-a de julio, 1674) estis elstara ĉeĥa baroka pentristo, portretisto (Portreto de gemo-tajlisto) kaj altaristo.

Post batalo sur la Blanka monto ĉe Prago en 1620 (sensukcesa ribelo de ĉeĥoj kontraŭ Habsburgoj) li devis pro politikaj kaj religiaj kaŭzoj kune kun sia familio elmigri el Bohemio.

Li studis en Saksio, poste li ekloĝis en Italio, kie li konatiĝis kun verkoj de nederlandaj majstroj. En 1638 li revenis al Prago, kie li okupiĝis i.a. pri pentrado de preĝejaj altaroj.