Tivadar Csontváry Kosztka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tivadar Csontváry Kosztka
Csontváry Önarckép.jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1853 (1853-07-05)
en Sabinov
Morto 20-an de junio 1919 (1919-06-20) (65-jara)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • ĵurnalisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Muzeo pri Csontváry en Pécs

Tivadar Csontváry Kosztka [tivadar ĉontvAri kostka], hungare Csontváry Kosztka Tivadar estis hungara pentristo kaj apotekisto. En la hungara medio sufiĉas Csontváry.

Pilgrimado al cedroj
Ruinoj de greka teatro en Taormina
Soleca cedro

Vivo[redakti | redakti fonton]

Csontváry naskiĝis en Kisszeben en la 5-an de julio 1853 (kiel Kosztka Mihály Tivadar), li mortis en Budapeŝto, en la 20-a de junio 1919[1].

Lia patro Kosztka László estis apotekisto, tiun profesion praktikadis ankaŭ Tivadar. En 1880 antaŭ la apoteko li desegnis sur apoteka papereto ĉaron kun bovoj. Tiun ekvidis la ĉefapotekisto kaj ekkriis: „Ja vi naskiĝis pentristo!”. Tiam Csontváry aŭdis ankaŭ dian voĉon: „Vi estos la plej granda sunovoja pentristo de la mondo, pli granda, ol Rafaello!”. Li ankaŭ poste ne komprenis la vorton suno-vojo, tamen li komencis vizitadi galeriojn. Li estis en Vatikano, kie li studis stilon de Raffaello Sanzio, kiu ne tute plaĉis al li. Hejmenveninta li funkciigis propran apotekon en Gács por havi monon. En 1894 li lernis pentradon en Munkeno, poste en Karlsruhe, Düsseldorf kaj en Parizo.

Baldaŭe li vojaĝis al Palestino, Egiptio, Italio, Dalmatio, kie li pentris pejzaĝojn, sed nature li pentris ankaŭ en Hungara reĝlando. En Libano li pentris 2 ĉefbildojn: "Sola cedro" kaj "Migrado al la cedro".

En 1905 li ekspoziciis en Budapeŝto. Ekde 1912 li verkis diversajn komunikaĵojn. Li neniam edziĝis. Post morto de la pentristo la pentraĵoj preskaŭ neniiĝis, ja la tiutempuloj ne komprenis tiun stilon. Fakte 122 bildoj restis. Savinto de la heredaĵo estis Gedeon Gerlóczy, kiu post jaroj partoprenis en la kreo de muzeo pri Csontváry en Pécs.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li verkis precipe filozofiaĵojn.

  • Energia és művészet (Energio kaj arto)
  • A lángész. Ki lehet és ki nem lehet zseni (La genio. Kiu povas kaj kiu ne povas esti genio)
  • Önéletrajz (Biografio)
  • A Pozitívum (La pozitivo)

A Tekintély (La respekto)

Traduko al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Hungara Vivo aperis de Gábor Rudnai en Esperanto tri poemoj pri Csontváry, el ili la poemon titolitan "Puto de Maria en Nazaret", tradukitan de Kálmán Kalocsay, oni tradukis plu al la ĉeĥa lingvo.

Postvivo[redakti | redakti fonton]

  • En 1958 en Bruselo la ekspozicio estis tre sukcesa, oni taksis la pentraĵojn altvaloraj
  • En 1963 en Budapeŝto kaj en Beogrado sukcesa ekspozicio okazis
  • En 2011 en Pécs ekspozicio pri falsaj Csontváry-bildoj okazis

Figuro de Csontváry en artoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Csontváry (filmdramo) 1980
  • Csontváry - aperoj el vivo de pentristo (televizia filmo) 1975
  • Csontváry aŭ la huna mondokonkerinto (televizia filmo)
  • Lenz (filmdramo)
  • Liberecbatalo en Szeben (televizia filmo) 2007
  • La sola cedro (filmo) 1966
Skulptaĵo pri Csontváry

Romano[redakti | redakti fonton]

  • Nácsa János: A Csontváry-kód, avagy nem esik messze a macska a fájától (La Csontváry-kodo aŭ ne falas la kato de la arbo (la nekomprenebla titolo aludas hungaran proverbon))

Dramo[redakti | redakti fonton]

  • Kovásznai György: Csontváry 1975, el tio televizia filmo pretiĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (hu) Biografio