Josef Lada
Josef Lada | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Josef Lada | |||||
Naskiĝo | 17-an de decembro 1887 en Hrusice, Reĝlando Bohemio, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 14-an de decembro 1957 (69-jaraĝa) en Prago, Ĉeĥoslovakio | ||||
Tombo | tombejoj de Olšany vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vidartisto karikaturisto scenografo pentristo ilustristo verkisto de porinfana literaturo kostumdezajnisto vd | ||||
Laborkampo | Pentrado, literaturo, ilustraĵo, vidigaj artoj, book design (en) , teatro, scenography (en) , costume design (en) kaj literaturo por infanoj kaj junuloj vd | ||||
Aktiva en | Prago vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Josef LADA (naskiĝis la 17-a de decembro 1887 en Hrusice - mortis la 14-a de decembro 1957 en Prago), estas ĉeĥa pentristo kaj desegnisto, ilustrinto de klasikaj satiraj verkoj Brava soldato Ŝvejk, Bapto de caro Vladimir kaj precipe de multaj libroj por infanoj (Mikŝo). Por lia arto estas karakteriza dika konturo kaj simpligitaj, sed vivaj formoj, tre facile kompreneblaj por etaj legantoj. Liaj vintraj motivoj tre ofte aperas sur bildkartoj, precipe Kristnaskaj.
La verkaro de Lada estas eksterordinare ampleksa.Li kreis 15 000 desegnaĵojn kaj ilustraĵojn, pli ol 400 bildojn. Li ilustris 121 porinfanajn librojn, 197 librojn por plenkreskuloj, li kreis skizojn por librokovertoj, teatroscenejoj, li kunlaboris kun desegno- kaj marionetfilmo. Li ekspoziciis siajn verkojn en multaj landoj eksterlande precipe en Parizo, Vieno, Ĝenevo, Venecio, Berlino, Edinburgo, Stokholmo, Budapeŝto, plue en Bulgario, Hungario, Ĉinio, Koreio, Vjetnamio kaj aliloke. En la japana enciklopedio li estis envicigita inter centon de la tutmonde plej bonaj ilustristoj.
Lada krome agisa kiel verkisto de porinfanaj fabeloj. Kune kun Čapek, Nezval kaj Vančura li estas unu el la fondintoj de tn."moderna fabelo" en la ĉeĥa literaturo. Por siaj meritoj li ricevis en la jaro 1947 la plej prestiĝan arttitolon "nacia artisto".