Eduardo Rosales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduardo Rosales
Portreto de Eduardo Rosales, 1867, verko de Federico de Madrazo, konservata en la Muzeo Prado
Portreto de Eduardo Rosales, 1867, verko de Federico de Madrazo, konservata en la Muzeo Prado
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1836 (1836-11-04)
en Madrido
Morto 13-an de septembro 1873 (1873-09-13) (36-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta FernandoQ5839403
Familio
Edz(in)o Maximina Martínez de Pedrosa
Infano Carlota Rosales Martínez de Pedrosa
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Isabel diktante sian testamenton, pentraĵo de Eduardo Rosales, 1864, Prado-Muzeo

Eduardo ROSALES GALLINAS (Madrido, 4-a de novembro de 1836Madrido, 13-a de novembro de 1873) estis pentristo purisma de la 19a jarcento hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estas la dua filo de nealtranga funkciulo, studis en katolika lernejo, kaj en la fama mezlernejo San Isidro de Madrido. Li estis akceptita en 1851 ene de la Real Academia de Bellas Artes de San Fernando (Reĝa Akademio de Arto), kie li estis disĉiplo de Federico Madrazo. Li alvenis en Romon en 1857, unue sen publika helpo, sed poste atingis stipendion. Tie li renkontiĝis kun aliaj hispanaj tiamaj pentristoj nome Mariano Fortuny, Casado del Alisal ktp. Li iel aniĝis al grupo de nazarenaj puristoj, sed poste iĝis iom pli realisma, laŭ kiu li verkis unu el siaj plej konataj pentraĵoj nome Isabel diktante sian testamenton, konservata en la Muzeo Prado kaj tiam sukcesa en la Universala Ekspozicio de Parizo de 1867.

Li edziĝis en 1868 kun sia kuzino Maximina Martínez Pedrosa, kaj havis du filinojn el kiuj supervivis nur unu, nome Carlota. La alia, Eloísa, mortinta tuj post nasko, videblas en la pentraĵo Primeros pasos (unuaj paŝoj). Serĉe de pli bona sano, ĉar li estis malsana pro tuberkulozo, loĝis epokojn en Panticosa. En 1869 revenis definitive de Romo kaj starigis studion en Madrido. Kontraŭaj kritikoj ricevitaj pro La Morto de Lukrecia (1871) senkuraĝigis lin kaj li ne plu grandformatajn pentraĵojn.

En 1872, serĉe de pli bona klimato li translokiĝis al Murcio. Post la proklamo de la Dua Hispana Respubliko, oni proponis al li diversajn postenojn kiaj direktoro de la Muzeo Prado aŭ de la Hispana Akademio en Romo, sed li ne povis akcepti pro malsana situacio, kaj mortiĝis tuje.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Juan Chacón Enríquez, Eduardo Rosales, Madrid, ed. Blass, 1926.
  • Antonio Cánovas, Eduardo Rosales, Madrid, 1927.
  • Bernardino de Pantorba, Eduardo Rosales, Madrid, 1937.
  • Gregorio Prieto, Eduardo Rosales, Madrid, Ed. Afrodisio Aguado, 1950.
  • Francisco Pompey, Rosales, Madrid, 1953.
  • Xavier de Salas (ed.), Exposición Eduardo Rosales, Museo del Prado, Patronato nacional de Museos y Universidad de Granada, 1973.
  • Juan Antonio López Delgado, Un tiempo juvenil del pintor Rosales: 1856–1857, Murcia, 2003, ISBN 84-607-6784-1.
  • Juan Antonio López Delgado, Eduardo Rosales en Murcia, Murcia, 1999, ISBN 84-88131-11-9.
  • José Luis Díez kaj aliaj, Eduardo Rosales. Dibujos. Catálogo razonado, Santander, Fundación Marcelino Botín, 2007, ISBN 978-84-96655-07-2.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Diccionario de arte, Pintores del siglo XIX, Editorial LIBSA, 2001. ISBN 84-7630-842-6.
  • Gómez-Moreno, M. E., «La pintura española en el siglo XIX. Del romanticismo al naturalismo. Los genios malogrados», Antología de Summa Artis, Espasa calpe, S.A., 2004. Tomo X: ISBN 84-670-1361-3