Tang Jin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Heliĝo post Neĝo ĉe Montara Trapasejo de Tang Jin (1470-1524)
Kortumaj Sinjorinoj de la Antaŭa Ŝu de Tang Jin (1470-1524)

TANG Jin (Ĉine: 唐寅; pinjine Táng Yín; kantona Yale-transskribo Tong Yan; 1470–1524), ĝentila nomo Tang Bohu (唐伯虎), estis Ĉina erudiciulo, pentristo, artskribisto, kaj poeto el la Dinastio Ming, kies viv-historio fariĝis parto de populara folkloro.  Kvankam li naskiĝis dum la dinastio Ming, pluraj el liaj pentraĵoj, precipe tiujn de homoj, ilustriĝis per elementoj, kiuj fontis el la arto de tempoj de la antaŭ-Tang-a periodo ĝis la Dinastio Song. [1][2]

Tang Jin estas unu el la plej elstaraj pentristoj en la historio de Ĉina arto. Li estas unu el la kvar Majstroj de la Dinastio Ming (Ming Si Ĝia), en kiuj ankaŭ inkluziviĝas Ŝen Ĝoŭ (1427-1509), Ŭen Ĝengming (1470-1559) kaj Ĉju Jing (c. 1496-1552). Lia influo ĉe la arto de samtempuloj, kiel Cai Han, estas notinda.[3] Tang estis ankaŭ talenta poeto, kaj kune kun la samtempuloj Ŭen Ĝengming, Ĝu Junming (1460-1526), kaj Ŝu Gengĉjing, lli estis unu el la "Kvar Literaturaj Majstroj el la Regiono Ŭuĝong."

La stranga vivostilo de Tang instigis rakontistojn senmortigi lin kiel ruzula individuo en Ĉina folkloro. En unu tia rakonto, li enamiĝas kun sklav-knabino, kiun li ekvidas sur boato de altrangulo, kiu trapasas Suĝo-on. Li vendigas sin kiel sklavo al la domanaro de la oficialulo, por povi alproksimiĝi al ŝi. Kun la helpo de siaj amikoj, li finfine sukcesas porti ŝin al sian hejmon.[4] Tiu ĉi rakonto instigis la verkadon de la dramo Tri Vortoj de Feng Menglong kaj la kreadon de la opero La Tri Ridetoj.

Tang devenis el la vigla komercista klaso de Suĝoŭ, je la tre malalta ekonomia nivelo de filo de restoraciisto. Kontraŭe al kelkaj rakontoj, li verŝajne studis diligente dum la junaĝo, kaj malmulte atentis la mondajn plezurojn. Lia genio, kiu poste gajnis por li famon kiel la ĉefa talento de la Ĝang-nan-a regiono (Suda Ĉinio), tuj tiris lin en la riĉajn, povohavajn, kaj talentajn rondojn de Suĝoŭ. Wen Ĝengming fariĝis lia amiko; la patro de Wen, Wen Lin (1445-99) agis kiel patrono, prezentante lin al la ĝustaj homoj. [5]

Li estis brila studento. Inter liaj amikoj en la erudiciulaj rondoj de Suĝoŭ estis Ŝen Ĝoŭ, Ŭu Kuan (1436-1504) kaj Ĝu Junming.  En 1498, Tang Jing atingis la plej altan rangon ĉe la provincaj ekzamenoj ĉe Nanĝing, la duan ŝtupon en la ŝtuparo de la civil-servaj ekzamenoj. Dum la sekva jaro, li iris al la ĉefurbo por prezenti sin al la naciaj ekzamenoj, sed li kaj lia amikon Ŝu Ĝjing (?-1507) akuziĝis pri subaĉetado de la servisto de unu el la ĉefaj ekzamenantoj, por ke tiu donu al ili la demandojn antaŭ la ekzameno. Ĉiuj estis malliberigitaj, kaj Tang Jin reiris al Suĝoŭ en malhonoro, liaj taŭge altaj esperoj por elstara civil-serva kariero por ĉiam ruinigitaj.[6]

Rigardanta la Fonton kaj Aŭskultanta la Venton (看泉聽風圖), Tang Jin, Nanĝing-a Muzeo

Rifuzita plua antaŭeniro en la oficialula kariero, li sekvis vivon de plezuro kaj gajnis la vivrimedojn per la vendado de siaj pentraĵoj. Tiu stilo de vivo alportis al li malbonan famon kun posta generacio de artist-kritikistoj (kiel ekzemple Dong Ĉjiĉang), kiu sentis, ke financa sendependeco estis nepre necesa por permesi, ke artisto sekvu la propran stilon kaj inspiron. Dum Tang ligiĝas kun pentraĵoj de virina beleco, liaj pentraĵoj, (precipe pejzaĝaj) krome montras la saman diversecon kaj esprimkapablon kiel la aliaj artistaj samrangaj, kaj montras viron, kiu havas kaj artistan kapablon kaj profundan komprenon.

La artskribado kaj poezio de Tang Jin[redakti | redakti fonton]

Tang Jin perfektigis admirindan manskribadon en duon-kursiva skribo (ankaŭ konata kiel kuranta skribo). Liaj poemoj tuŝas temojn, kiun homoj kiel Wen Ĝengming aŭ la plej maljuna Ŝen Ĝoŭ neniam pritraktus. Tang ŝajne estis devigata pritrakti la malnoblajn elementojn en la homaro - envion, korupteblecon, kaj avarecon. Tragika ĉagreno, instigata de kredo je la senkompato de fato kaj la amareco de la fina vero plenigas liajn pli pensemajn poemojn. Foje li venkiĝas de tragika malfeliĉo por la perdo de infaneca senkulpeco; foje eĉ amo estas ŝarĝita de ruino kaj malfeliĉeco. Tiuj poemoj, kiuj ja sukcesas komenci per optimisma noto, ofte finiĝas per noto de bedaŭro.

Kaligrafio de Tang Yin.

Tang Jin verkis ankaŭ Mallongan Verson pri Bambuo:

"La luno malsupreniras dum la kvara vaĉo; Paperaj fenestroj ŝajnas travideblaj; Maltrankviliĝanta pro la vino, mi apogas la kapon kaj legas dum iom da tempo. Altaj pensoj, mi devigas min mem, sed mi ne povas ĝin eviti; Dek tigoj, ankoraŭ verdaj dum vintro, faras multajn ombrojn.[7]

La Hejmeniro de Taŭ Ĉjian[redakti | redakti fonton]

La pentraĵo, La Hejmeniro de Taŭ Ĉjian, akiriĝis de la antaŭa posedanto, Eve Myers, en 1950. Ŝi estis dungito de la 'Flugantaj Tigroj' de Generalo Chenault. Ŝi vivis en Tajvano tiam, kiam dekoj da miloj da ĉinoj fuĝis al Tajvano kun io ajn, kion ili povis porti. Ŝi mortiĝis je la aĝo de 95 en Waikiki en 1999. Ĉi tiu pentraĵo aĉetiĝis de ŝi en 1987. En 1989, dum vizito al parenco en Honolulu, S-ro Cai Ming Ji ekzamenis ĉi tiun pentraĵon. Li taksis ĝin aŭtentika, kaj skribis sian taksadan raporton. Li estis Direktoro de la Sekcio pri Esploroj pri Antikvaj Belartaj, kaj Prezidanto de la Departamento de Art-Historio de Postdiplomaj Studoj de Pekina Universitato en Ĉinio.

Vivo bildigita en postaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La vido de Tang estis la bazo por diversaj dramoj kaj filmoj baze de la rakonto de Feng Menglong.[8]

  • Xin Tang Bohu dian Qiuxiang (Hong Kong, 1953) [9]
  • Kiel la Erudiciulo Tang Bohu Gajnis la Fraŭlinon Qiuxiang (Hong Kong, 1957) En ĉi tiu filmo, la rolon de Tang Bohu ludas Yam Kim-fai. [10]
  • La Tri Ridetoj (Hong Kong, 1969) En ĉi tiu filmo, la rolon de Tang Bohu ludas Ivy Ling Po.[11]
  • San xiao yin yuan (Hong Kong, 1975) En ĉi tiu filmo, la rolon de Tang Bohu ludis Loong Kim Sang.[12][13]
  • Tang Bohu Dian Qiuxiang (ankaŭ nomata Koketema Erudiciulo) (Hong Kong, 1993) [14]
  • Jiang Nan Si Da Cai Zi (La Kvar Erudiciuloj de Ĝiangnjan) (2014)

Tang estis la temo de elstara ekspozicio ĉe la Nacia Palaca Muzeo, Tajpeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Ming-dinastia pentrado
  • Joŭŝja

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://history.cultural-china.com/en/59History2407.html
  2. The Painting of T'ang Yin” (PDF), p. 114 & 127–162. Alirita May 20, 2009.. 
  3. (1988) “蔡含的山水图赏析”, Sichuan Wenwu (Chinese) (6). 
  4. (2010) Kang-i Sun Chang: The Cambridge History of Chinese Literature vol 2. Cambridge University Press.
  5. Friends of Wen Cheng-Ming - A View from the Crawford Collection, China Institute in America
  6. "artnet.com: Resource Library: Tang Yin", GroveArt, August 12, 2007..
  7. T'ang Po-hu hsien-sheng ch'uan-chi(Taipei, 1970 ed.), vol I, p. 252.
  8. WorldCat Listing
  9. IMDB
  10. HKMDB
  11. IMDB
  12. WorldCat search result
  13. San xiao yin yuan
  14. IMDB

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]